Malá Lodina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malá Lodina troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Malá Lodina, hungare Kisladna (kiŝladna) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Malá kaj kis signifas: malgranda. La historia slovaka nomo estis Prostrední Nová Ves.

Situo[redakti | redakti fonton]

Malá Lodina situas en valo, laŭ bordo de Hernád, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Prešov-Spišské Podhradie. Košice troviĝas 24 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1378 en formo "Felsoladna" (=Supra Ladna). En la 15-a jarcento 3 vilaĝoj formiĝis: Supra, Meza kaj Suba Ladna. En 1910 loĝis en Kisladna 270 homoj, (235slovakoj, 18 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de Lemes, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Malá Lodina 206 homoj, (199 slovakoj, 2 hungaroj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]