Prosenice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malé Prosenice)
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en ĉirkaŭaĵo de Přerov. Pri parto de municipo Prosenická Lhota temas artikolo Prosenice (Prosenická Lhota).
Prosenice
municipo
Vilaĝplaco kun aŭtobusa haltejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Prosenice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Přerov
Administra municipo Přerov
Historia regiono Moravio
Rivero Bečva
Situo Prosenice
 - alteco 219 m s. m.
 - koordinatoj 49° 29′ 20″ N 17° 29′ 03″ O / 49.48889 °N, 17.48417 °O / 49.48889; 17.48417 (mapo)
Katastro 6,26 km² (626 ha)
Loĝantaro 800 (2023)
Denseco 127,8 loĝ./km²
Pordego Moravia pordego
Unua skribmencio 1275
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 751 21
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0714
NUTS 5 CZ0714 517151
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prosenice (Přerov District)
Retpaĝo: www.obecprosenice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Prosenice estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Olomouc, en distrikto Přerov. Vivas ĉi tie 800 loĝantoj (2023).

La teritorio de Prosenice estas kreata de du katastraj teritorioj, devene memstaraj municipoj: Prosenice kun areo 2,9 km² (Velké Prosenice) kaj Proseničky kun areo 3,3 km² (Malé Prosenice). Unuiĝo de ambaŭ municipoj okazis en la jaro 1948.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1275.

  • 1481 – Vilém z Pernštejna aĉetis Malé Prosenice
  • 1498 – Vilém z Pernštejna aĉetis Velké Prosenice
  • 1784 – establita pastra administrado por ambaŭ Prosenice kaj Buk
  • 1787 – konstruita lernejo en Velké Prosenice
  • 1788 – konstruita preĝejo de sankta Johano Baptisto kaj sankta Antonio de Padovo
  • 1842 – konstruita fervojlinio el Přerov ĝis Lipník nad Bečvou
  • 1870 – en Malé Prosenice fondita legantara asocio Bečva
  • 1897 – konstruita stacidomo
  • 1899 – Kamparana laktista kooperativo en Malé Prosenice
  • 1948 – Unuiĝo de Malé Prosenice kaj Velké Prosenice en unu municipon kun la nomo Prosenice

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj de Prosenice
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2006 2013
Nombro de loĝantoj 560 616 765 742 805 905 992 1009 1114 1051 939 862 838 1049 855

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]