Malón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malón (Zaragoza))
Malón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50511
Demografio
Loĝantaro 431  (2023) [+]
Loĝdenso 76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 1° 40′ U (mapo)41.953333333333-1.6708333333333Koordinatoj: 41° 57′ N, 1° 40′ U (mapo) [+]
Alto 430 m [+]
Areo 5,658864 km² (56 5.8 864 ha) [+]
Malón (Provinco Zaragozo)
Malón (Provinco Zaragozo)
DEC
Malón
Malón
Situo de Malón
Malón (Hispanio)
Malón (Hispanio)
DEC
Malón
Malón
Situo de Malón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malón [+]
vdr

Malón [maLON] estas municipo de Hispanio, en la plej norda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Malón estas municipa teritorio en la plej norda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas malgrandan teritorion. Ĝi estas sur la valo de la rivero Huecha. Fakte ĝi formas parton de aro de tri malgrandaj municipaj teritorioj norde de tiu de Tarazona, nome Novallas, Malón kaj Vierlas, kiuj estas tre proksimaj, ĉefe la du unuaj, al la limo kun Navaro kaj ties loĝlokoj Ablitas kaj Cascante.

La loĝloko Malón mem estas je 83 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 8 km de Tarazona, komarka ĉefurbo norde, per la nacia ŝoseo N-121 kaj je 3 km de Novallas, plej proksima loĝloko. Ĝi estas sur 427 msm. Ĝi estas ĉe la rivero Queiles kaj ĝia alfluanto Naón, kaj pli kruta zono okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj, certe la kreintoj de la nuna urba kerno, restis tie ĝis 1610 (dato de la forpelo de la moriskoj el Aragono). De la islama epoko devenas granda parto de la reto de irigaciaj kanaletoj kiuj nutras la fruktoĝardenojn kaj ankaŭ la urba strukturo en sia plej antikva parto.

La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Malón estis konkerita de kristanoj samjare. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Ili estis majoritato kaj havis juran entecon propre, kun decidoj fare de la "aljama", islama komunumo, kaj ili rajtis partopreni en la kunsidoj de la konsilantaro.

Kiel teritorio lima inter Navaro kaj Aragono, eble por ioma periodo ĝi apartenis al Navaro post la morto de Alfonso la 1-a kaj la separo de ambaŭ regnoj. Fakte estas certa, ke kaj Malón kaj Vierlas ja apartenis al Navaro. Irazoqui estis la klano de la senjoroj.

En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj. Malón demografie kreskiĝis ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Malón oni malaltiĝis ĝis nunaj 392 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kortobirdoj), kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas tre diversaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]