Adapta konduto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maladapta konduto)

Adapta konduto estas konduto kiu ebligas personon (kutime uzata en la kunteksto de infanoj) vivi en sia socia ĉirkaŭaĵo kun plej granda sukceso kaj laŭeble malmultaj konfliktoj kun aliaj. La termino uzatas en la areoj de psikologio kaj edukado. Adapta konduto rilatas al ĉiutagaj kapabloj aŭ taskoj kiujn la "averaĝa" persono kapablas plenumi.

Kontraste, maladapta konduto estas speco de konduto, kiu estas ofte uzata por redukti sian anksion, sed la rezulto estas malfunkcia kaj neproduktiva. Ekzemple, eviti situaciojn ĉar iu persono havas nerealismajn timojn povas komence redukti la anksion de la persono, sed ĝi ne helpas mildigi la realan problemon longtempe. Maladapta konduto estas ofte utiligita kiel indikilo de mensa malsano aŭ misfunkcio, ĉar ĝia taksado estas relative libera de subjektiveco. Tamen, multaj kondutoj konsiderataj moralaj povas esti maladaptaj.

Adapta konduto reflektas la socian kaj praktikan kompetentecon de individuo renkonti la postulojn de ĉiutaga vivo.

La kutimaj kondutoj de persono ŝanĝiĝas depende de la persona evoluo, evoluo de personaj valoroj, kaj ankaŭ ŝanĝiĝas responde al vivkondiĉoj, sociaj normoj kaj ĝenerale la atendoj de aliaj. En psikologio kaj edukado utilas taksi adaptan konduton por determini kiom bone individuo funkcias en ĉiutaga vivo.