Madagaskara kronaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malagasa kronaglo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malagasa kronaglo
La kronaglo estas la plej proksima specio al Malagasa kronaglo stephanoaetus mahery.
La kronaglo estas la plej proksima specio al Malagasa kronaglo stephanoaetus mahery.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Stephanoaetus
Specio: S. mahery
Stephanoaetus mahery
(Goodman, 1994)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malagasa kronaglo (Stephanoaetus mahery),[1] estis granda rabobirdo, komparebla laŭ grando al la Afrika kronaglo,[2] kiu loĝis en Madagaskaro ĝis 1500 AD. Ĝi probable manĝis lemurojn. La rabobirdevita kutimaro montrata de nunaj lemuroj povus deveni parte kiel reago al tiu kaj al alia nune formortinta malagasa aglo de la genro Aquila (nunaj malagasaj rabobirdoj ŝajne minacas ĉefe junulojn de la grandaj tagaj lemuraj specioj).[2][3]

Tiu afrotropisa birdo estis eble pintopredanto de la malagasaj arbaroj kun la Giganta kriptoprokto kaj la du specioj de krokodiloj. Ĝi ŝajne iĝis formortinta pro homa troĉasado de ties predo kaj eble ankaŭ ĝi estis ĉasata.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stephanoaetus mahery (No common name)
  2. 2,0 2,1 (Junio 1998) “Impact of Predation Risk on the Behaviour of Propithecus diadema edwardsi in the Rain Forest of Madagascar”, Behaviour 135 (4), p. 483–512. 
  3. (1994) “The enigma of antipredator behavior in lemurs: evidence of a large extinct eagle on Madagascar”, International Journal of Primatology 15 (1), p. 129–134. doi:10.1007/BF02735238. Alirita 2011-03-03..  [rompita ligilo]
  4. Human Settlers Invade Paradise Endangered Species Handbook
  • Goodman, Steven M. (1994). “Description of a new species of subfossil eagle from Madagascar: Stephanoaetus (Aves: Falconiformes) from the deposits of Ampasambazimba”, Proceedings of the Biological Society of Washington (107), p. 421–428.