Malaja duoninsulo
| Malaja duoninsulo | ||
|---|---|---|
| duoninsulo [+] | ||
| akvejo | Golfo de Tajlando, Sudĉina Maro, Malaka Markolo, Andamana Maro | |
| Koordinatoj | 7° 0′ 0″ N, 100° 0′ 0″ O (mapo)7100Koordinatoj: 7° 0′ 0″ N, 100° 0′ 0″ O (mapo) | |
| Longo | 130 km (81 mi) | |
| Akvokolektejo | 242 363,8 km² (24 236 380 ha) [+] | |
| Areo | 242 363,8 km² (24 236 380 ha) [+] | |
![]() |
||
| Malaja duoninsulo | ||
La Malaja duoninsulo - kies suda parto nomiĝas Malaka duoninsulo - estas longa, malvasta etendaĵo de la azia kontinento en ties suda parto.
De ĝi situas nordoriente la golfo de Tajlando, en oriento la Sudĉina maro, sude la Ĝohora markolo, sudokcidente la Malaka markolo kaj okcidente la Andamana maro. Ĝi dividas tiel la nordorientan areon de la Hinda Oceano disde la okcidenta parto de la Pacifiko.
Sur la duoninsulo troviĝas ŝtatoj kiel Birmo (Mjanmao), Tajlando kaj Malajzio (parte).
La duoninsulo etendiĝas de la 13-a norda latitudo ĝis la norda latitudo de 1°. Ĝi longas Tavoy ĝis Johor Baharu 1.555 km. La plej malvasta parto estas Istmo Kra en Tajlando, kun larĝo de ĉirkaŭ 60 km. La plej alta monto estas Gunung Tahan (2 187 m).
Sudokcidente de Malaka Marvojo situas la indoneza insulo Sumatro, pli oriente Borneo. La areo estas kovrita per pluvarbaro tipa en tiu latitudo.
Biogeografie la norda parto de Malaja Duoninsulo troviĝas en la hindoĉina kaj la suda parto en la sundalanda kaj filipina ekoprovincoj de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio ellaborita de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Fitogeografie, la suda parto de Malaja Duoninsulo estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropisa Regno.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]






