Malajzia pluvio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Masklo
![]() Ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anarhynchus peronii Schlegel, 1865 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malajzia pluvio, Anarhynchus peronii, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi nestumas sur strandoj kaj salebenaĵoj de Sudorienta Azio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Malajzia pluvio estas 15 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 35–42 g. La masklo povas estis rekonata pro fajna nigra bendo ĉirkaŭ la kolo; la ruĝecbruna krono estas apartigita de la blanka frunto per nigra zono; krome estas nigra traokula strio al la nigra beko. La ino havas fajnan brunan bendon. La kruroj estas helaj. La voĉo estas milda tŭit.[2]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La malajzia pluvio demetas du ĝis kvin (plej ofte tri) kriptajn ovojn sur malgrandaj skrapaĵoj sur strandoj. La ovoj estas kovataj de kaj la masklo kaj la ino dum ĉirkaŭ 30 tagoj, kaj poste ambaŭ gepatroj prizorgas la frumaturajn idojn ĝis ili povas flugi post ĉirkaŭ 30 pliaj tagoj. En Tajlando, ili povas fari plurajn ovodemetadojn post sukcesa aŭ malsukcesa ovodemetado dum la reprodukta sezono kiu komenciĝas fine de marto kaj povas daŭri ĝis septembro. Ili manĝas senvertebrulojn sur la strandoj kaj ŝlimejoj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2017). “Charadrius peronii”, IUCN Red List of Threatened Species 2017, p. e.T22693836A110905171. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-1.RLTS.T22693836A110905171.en.
- ↑ Strange, Morten. (2003) A Photographic Guide to the Birds of Indonesia. Princeton, NJ: Princeton University Press. ISBN 0-691-11495-1.
- ↑ MAÏ YASUÉ. Marine Protected Areas Research Group. geog.uvic.ca
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater (ISBN 0-395-60237-8)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|