Malajzio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malajzio en la Olimpikoj

Flago de Malajzio
IOK-kodo  MAS
NOK Olimpika Konsilio de Malajzio
Retejoolympic.org.my (angle)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
vdr
la plonĝisto Bryan Nickson Lomas en Ateno 2004, tiam nur 14-jara, estis la teama flagoportanto

Malajziaj sportistoj unue en 1956 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala malajzia teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis malajziaj partoprenantoj. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 8 arĝentajn kaj 5 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la modestan 114-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La Olimpika Konsilio de Malajzio kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1953 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato sekvajare.

la teamo en la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]