Malakita verdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malakita verdo
Malakita verdo
Plata kemia strukturo de la
Malakita verdo
Malakita verdo
Bastona kemia strukturo de la
Malakita verdo
Verdaj kristaloj de
Oksalato de malakita verdo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Verdo de anilino
  • Diamanta verdo
  • Viktoria verdo B
  • Oksalato de malakita verdo
  • Kloreto de malakita verdo
Kemia formulo
C23H25ClN2 (klorido)
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 10820
PubChem-kodo 11294
Fizikaj proprecoj
Aspekto verdaj kristaloj
Molmaso
  • 364,911 g mol−1 (klorido)
  • 418,50 (oksalato)[1]
Bolpunkto 164°C (malkomponiĝas)[2]
Solvebleco solvebla en akvo, etanolo, metanolo, etilenaglikola monometila etero
Mortiga dozo (LD50) 80 mg/kg (buŝe, muso)
GHS etikedigo de kemiaĵoj[3]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H318, H361d, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P280, P301+312, P305+351+338, P310, P330, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Malakita verdoverdo de malakito, kemia formulo C23H25N2, estas organika kombinaĵo uzata kiel tinkturo kaj polemike kiel antimikrobaĵo en akvokulturo. Malakita verdo tradicie uziĝas kiel farbo por silko, ledo kaj papero. Malgraŭ tiu nomo, la tinkturo ne prepariĝas el la mineralo malakito, kaj la vorto devenas pro la kolorsimileco. Malakita verdo estas uzata kiel kolorigilo kaj biologie aktivas kontraŭ diversaj eksteraj parazitoj kaj patogenoj tiaj kiaj fungoj, bakterioj, ktp. Ĝia ĉefa aplikado sidas sur la traktado kontraŭ protozoaj dolĉakvaj parazitoj.

Strukturo kaj proprecoj[redakti | redakti fonton]

Malakita verdo klasiĝas kiel industria kolorigilo derivita el la ‘’’triarilmetana tinkturo’’’ uzata en la pigmenta industrio. Formale, malakita verdo rilatas al klorida aŭ oksalata salo de iu triarilmetana derivaĵo, kvankam la vorto estas libere uzata kaj ofte rilatas al la kolora katjono. La anjonoj ne havas efikon sur la koloro. La intense verda koloro de la katjono rezultas pro la forta absorba bendo je 621 nm.

Preparado[redakti | redakti fonton]

  • Malakita verdo rezultas el kondensiĝo de la benzaldehido kaj ‘’’dumetilanilino’’’ donante la respektivan produkton:

benzaldehido + 2 dumetilanilino malakita verdo + dumetilanilino

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Kiam diluita, tiam malakita verdo uziĝas kiel topika antisepsaĵo aŭ en la traktadoj de malsanoj kaŭzataj de fungoj kaj bakterioj trovataj en fiŝoj. Ĝi ankaŭ uzatas kiel antibakteriaj kolorigiloj kaj en analiza kemio.Tamen, en 1992, en Kanado, oni konkludis ke ĝi prezentas signifan riskon por la sano de homoj kiuj faras uzon de fiŝoj poluitaj per malakita verdo.

Do, la substanco estis klasita kiel damaĝa por la sano ĉar oni malkovris ĝian toksecon por la homĉeloj, povante kaŭzi formiĝon de tumoroj en la hepato. Tamen, pro ĝia facila produktado kaj malalta kosto, ĝi ofte uziĝas en determinitaj landoj kun malpli restriktaj leĝoj por diversaj uzoj en la akvokulturo. En 2005, angiloj kaj fiŝoj importitaj el Ĉinio kaj Tajvano estis trovitaj en Honkongo kun spuroj de tiu substanco.

Aliflanke, en 2006, la FDA el Usono detektis malakitan verdon en marfruktoj importitaj el Ĉinio al tiu lando por homkonsumado, tie kie cetere la substanco ankaŭ estis malpermesita por uzoj en akvokulturo. En junio 2007, FDA blokis la importadon de diversaj variaĵoj da marfruktoj pro la daŭra poluado per malakita verdo. Ĉi tiu substanco estas malpermesita en Usono ekde 1983 en la uzoj rilatantaj al manĝaĵoj-produktado. Kiel indikilo de pH, kun varianta turnopunkto inter 0,2 kaj 1,8, tiam kiam ĝi iĝas el flava al bluverda, malakita verdo estas kutime uzata sub la formo de akvosolvaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]