Malaperigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la historio de ŝtata terorismo, malaperigo de homoj estis eŭfemismo pri praktiko de la registaroj, armeoj kaj policoj, speciale de la diktaturaj el Cono Sur (Argentino kaj Ĉilio) en la 1970-aj jaroj.

La proceduro estis:

  1. Senrajte "aresti" suspektatojn (normale opoziciulon, intelektulon aŭ simile), sen informi familianojn, advokaton ktp.
  2. Torturi ilin en ia sekreta ejo.
  3. Mortigimurdi lin.
  4. Malaperigi la kadavron, por ke neniu povu akuzi pri murdo. "Kiun oni murdis? Li tutsimple malaperis".

Kiam la kaptito estis gravedulino, plurokaze oni atendis naskon kaj donis la bebon al fidindaj familioj por bredi ilin kiel "bonaj civitanoj". Kiam postaj esploroj sciigas al la malaperigitidoj iliajn verajn devenojn, ili multe suferas. Dum la t.n. Operacio Kondoro, oni narkotis la malaperigendajn, metis ilin al aviadiloj, kaj poste deĵetis ilin vivaj aŭ sur la maron, aŭ ie super Andoj.

La postdiktaturaj tribunaloj taksas malaperigon kiel daŭra krimo, tiel ke ĝi ne eksvalidiĝos kiel ordinara murdo. Tio permesas juĝi malaperigistojn malgraŭ pardonleĝoj aŭ tempopaso.

Organizaĵoj de familianoj kiel Patrinoj de Plaza de Mayo, Avinoj de Plaza de Mayo, HIJOS protestadis kaj bataladis por trovi siajn malaperigitojn. Postaj esploroj trovas restaĵojn de malaperigitoj en komuna tombo. Aŭtopso kaj DNA-analizo klopodas rekoni ilin kaj formi kazojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]