Saltu al enhavo

Malavita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malavita
filmo
Originala titolo The Family
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 1 maj. 2013, 21 nov. 2013, 26 sep. 2013
Ĝenro krimfilmo, agfilmo, komedia filmo, nigrakomedia filmo, suspensa filmo
Kameraado Thierry Arbogast
Reĝisoro(j) Luc Besson
Produktisto(j) Virginie Silla • Ryan Kavanaugh • Martin Scorsese • Luc Besson
Scenaro Luc Besson • Tonino Benacquista
Filmita en Cité du Cinéma • Nov-Jorko • Normandio • Parizo
Loko de rakonto Nov-JorkoParizo
Muziko de Jevgenij Galperin
Rolantoj Robert De Niro • Michelle Pfeiffer • Tommy Lee Jones • Dianna Agron • John D'Leo • Domenick Lombardozzi • Jan Hammenecker
Produktinta firmao EuropaCorp
IMDb
vdr

Malavita (el itala "Malbona vivo", fakte nomo de la hundo; ankaŭ The FamilyCosa Nostra) estas franca anglalingva nigrahumura krimfilmo, reĝisorita de Luc Besson kaj protagonistigita de Robert De Niro, Michelle Pfeiffer kaj Tommy Lee Jones. Sub aspekto de bonhumora komedio, abundas scenoj de perforto kaj eĉ mortigoj, kompreneblaj en la intenco de parodio.

La intrigo temas pri familio de mafiuloj enmetitaj en la programo de protektado de atestantoj por ŝanĝi siajn vivojn. Ĝi estas bazita sur la franca romano Malavita (Badfellas en anglalingva traduko de 2010) de Tonino Benacquista.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Mafiestro Giovanni Manzoni, kiu ofendis Don Lucchese, rivalan mafiestron, postvivas provon mortigi lin kaj lian familion ĉe barbekuo. Li perfidas Lucchese, kaj sendas lin al malliberejo. Manzoni kaj lia familio inkluzive de lia edzino Maggie, filo Warren kaj filino Belle, eniras en programon de protektado de atestantoj de FBI sub la inspektado de agento Robert Stansfield. Kiel rezulto, ili translokiĝas diversajn fojojn, la plej lasta al urbeto en Normandio, Francio. Alĝustiĝante al vivo en la vilaĝo, la familio estas observita fare de du FBI-agentoj en apuda domo por certigi ilian sekurecon. Giovanni asertas esti verkinto skribanta historian romanon pri la Normandiaj alteriĝoj, sed multaj lokuloj konas la okazaĵon multe pli ol li. Li trovas manierojn degliti for por malkovri kial la kranakvo en lia domo eliras bruna. Li bategas tubiston kiu klopodas fraŭdi lin, kaj sterkfabrikan posedanton kiu respondecas pri la makulita poluita akvo.

Siaflanke, la filino Belle enamiĝas al Henriko, pli aĝa studento laboranta kiel anstataŭa matematikinstruisto. Ŝi petas privatajn matematiklecionojn por ke ŝi povu pasigi tempon sole kun li. Maggie ofte vizitas la apuddomajn kaŝitajn FBI-agentojn kaj krevigas nutraĵvendejon kiam ĝia posedanto elsputas kontraŭusonajn komentojn en la franca al la aliaj klientoj. Ŝi pasigas tempon ĉe la preĝejo, kie ŝi kaj pastro havas amikecan rilaton. Tamen, ilia amikeco finiĝas kiam ŝi konfesas iliajn krimojn kaj li devigas ŝin neniam reveni.

Siaflanke, la filo Warren, en sia unua tago en la lernejo, estas batita fare de grupo, sed li kreas mafigrupeton ene de la lernejo. Ĉi tio permesas al li bati siajn ĉikanantojn. Li preterintence alarmas Dono Luchese, kiu serĉas la familion por amasmurdi ĝin revenĝe, pri ilia loĝloko, kiam li citas unu el la diraĵoj de la mafiestro en la mezlerneja gazeto, kiu faras sian vojon al Luchese hazarde.

Belle seksallogas Henriko-n kaj perdas sian virgecon al li. Giovanni partoprenas lokan eventon pri usona filmo kunportante agenton Stansfield. Ĝi estas fakte alibio por tempigita eksplodaĵo cele al detruo de la sterkpumpilo kaŭzanta lian brunan akvon. Ĉio komplikiĝas kiam anstataŭ Some Came Running, la planita filmo, oni anstataŭas ĝin per la gangstera filmo Goodfellas. Kio kuraĝigas Giovanni paroli pri sia vivo kiel gangstero. Sentante, ke la kovro estis endanĝerigita, Stansfield donas la ordonon translokiĝi la familion denove.

Dume, la lernejo detektas la mafiajn agadojn de Warren kaj li decidas forlasi la urbon por establi sian propran mafigrupon en Parizo, timigante, ke la FBI faligos la protekton de la familio. Ĉe la fervoja stacidomo, li vidas la alvenon de sep dungomurdistojn kaj revenas hejmen por averti la familion. Henriko rompas kun Belle, kiu igas ŝin pripensi memmortigon, sed ŝi ĉesas kiam ŝi vidas la dungomurdistojn eniri la policejon kaj mortigi oficirojn. Maggie revenas hejmen, trovas siajn infanojn for, kaj iras por peti al la FBI-gvatteamo helpon. Giovanni revenas hejmen kaj Maggie iras por paroli kun li, sed vidas la dungomurdistojn kaj revenas al la FBI sekurdomo trans la straton.

La dungomurdistoj krevigas la domon de la familio kaj mortigas najbarojn kiuj forlasas siajn hejmojn por esplori. Rezultiĝas interpafado, kiu implikas ĉiujn familianojn, kaj ĉefe la du gefiloj mortigas mafiulojn. Ankaŭ Maggie ponardas dungomurdiston post kiam li trudeniras la sekurdomon kaj provas sekse ataki ŝin. Dungomurdisto estas mortigita eĉ fare de la familia hundo. Evidente la sekreto de la protektitaj atestantoj estis rompita kaj oni devas serĉi novan kaŝejon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Robert De Niro kiel Fred Blake / Giovanni Manzoni, la patro.
  • Michelle Pfeiffer kiel Maggie Blake / Maggie Manzoni, la patrino.
  • Dianna Agron kiel Belle Blake / Belle Manzoni, la filino.
  • John D'Leo kiel Warren Blake / Warren Manzoni, la filo.
  • Tommy Lee Jones kiel Robert Stansfield, FBI-agento.
  • Jimmy Palumbo kiel Di Cicco, FBI-agento.
  • Domenick Lombardozzi kiel Caputo, FBI-agento.
  • Stan Carp kiel Don Luchese, mafiestro.
  • Vincent Pastore kiel Willy "Fat Willy", mafiĉefo
  • Jonas Bloquet kiel André

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]