Malbela anasido
| Den grimme ælling | |
|---|---|
| literatura verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Hans Christian Andersen |
| Lingvoj | |
| Lingvo | dana lingvo |
| Eldonado | |
| Ĝenro | fabelo |
"Malbela anasido" (en dana: Den grimme ælling, "La malbela anasido") estas literatura fabelo de la dana poeto kaj aŭtoro Hans Christian Andersen (1805 – 1875). La historio rakontas pri birdeto, naskiĝinta en birdokorto, kiu suferas ĉikanadon el siaj apuduloj. Feliĉe (kaj surprize por aliaj), ĝi maturiĝas al gracia cigno, la plej bela birdo el ĉiuj. La historio estas tutmonde fama kaj aprezata kiel rakonto pri persona transformo al plej bona.[1] “Malbela anasido” estis unuafoje publikigita la 11-an de novembro 1843 kun tri aliaj rakontoj de Andersen en Kopenhago, Danio, kaj ricevis sukcesan kritikon apogon. La rakonto estis adaptita al diversaj artoformoj kiaj opero, muzikalo, kaj animacia filmo. La rakonto estas tute inventaĵo de Andersen kaj neniom ŝuldas al popola ferakonto aŭ folkloro.


Intrigo
[redakti | redakti fonton]Komence de la rakonto, okazas eloviĝo ĉe patrino de anasoj. Unu el la birdetoj estas notita kiel malbela besteto kaj suferas multe parolan kaj fizikan ĉikanadon fare de aliaj birdoj kaj bestoj de la farmo. Ĝi vagadas malĝoje el la korto kaj vivas kun naturaj anasoj kaj anseroj ĝis kiam ĉasistoj amasbuĉas la aron. Ĝi tiam trovas hejmon ĉe maljunulino sed ankaŭ ŝiaj kato kaj kokino ĉikanas ĝin kaj denove ĝi foriras sola. Ĝi vidas aron de migrantaj naturaj cignoj; ĝi ŝatas ilin sed ne povas aliĝi al ili ĉar ĝi estas tro juna kaj ne povas flugi. Venas vintro. Kamparano trafas kaj portas la frostintan birdeton hejmen, sed la birdido timas pro la bruemaj filoj de la kamparano kaj forlasas la hejmon. Ĝi pasas penan vintron sola ĉefe kaŝe en kavo ĉe lago kiu parte frostiĝis. Kiam venas printempo aro de cignoj surakviĝas sur la nun fandiĝinta lago. La malbela anasido, nun plenkreska kaj matura ne povas fronti plu vivon de soleco kaj peno kaj decidas aliĝi al la aro de cignoj, pensante ke pli bonas esti mortigita de tiuj belaj birdoj ol vivi vivon de malbeleco kaj mizero. Ĝi surpriziĝas kiam la cignoj bonvenas kaj akceptas ĝin, nur por rimarki per rigardo al sia spegulbildo en la akvo ke ĝi kreskis kaj iĝis unu el tiuj. La aro ekflugas kaj ankaŭ la malbela anasido etendas siajn grandajn flugilojn kaj ekflugas kun la resto de sia nova familio.
Kompono kaj publikado
[redakti | redakti fonton]Andersen ideis la historion en 1842 dum ĝuado de naturbeleco ĉe Bregentved, kaj dediĉis tutan jaron al tiu tasko. Li dekomence konsideris "La junaj cignoj" kiel la rakonta titolo sed, ne dezirante fuŝi la elementon de surprizo en la transformo de la protagonisto, anstataŭis ĝin al "La malbela anasido". Li poste konfesis, ke tiu rakonto estas "respegulo de mia propra vivo", kaj, kiam la kritikisto Georg Brandes demandis Andersen ĉu li verkos sian membiografion, la poeto asertis, ke ĝi estas jam verkita — "Malbela anasido".[2]
“Malbela anasido” estis unuafoje publikita en Kopenhago, Danio la 11-an de novembro 1843 en Nye Eventyr. Første Bind. Første Samling. 1844.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]La fabelon tradukis L.L. Zamenhof al Esperanto kun la titolo "Malbela anasido". Ĝi aperis en 1926 en Fabeloj. Plena Kolekto, Dua Parto.
Komentoj kaj kritikoj
[redakti | redakti fonton]Adaptoj
[redakti | redakti fonton]Simboleco kaj signifo
[redakti | redakti fonton]La malbela anasido fariĝis kultura simbolo por homo, kiu ne konvenas en la socion, kaj homo, kiu diferencas de la aliaj homoj ĉirkaŭe. La rakonto estigis multajn diskutojn inter literaturo pri esti malsama ol ni kaj kutimas eduki malgrandajn infanojn por akcepti esti malsama.
Eĉ se ĝi estis verkita kiel infanrakonto, la verko ankaŭ celas la plenkreskan legantaron farante fortan deklaron pri homa socio kaj ĝia sinteno al esceptoj, esceptaĵoj kaj esceptuloj. La verko estas konsiderata unu el la ĉefverkoj de Andersen kaj ĝi estis akceptita en la mondo kun granda simpatio kaj estas unu el la plej ŝatataj libroj inter la infanoj de la mondo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tatar, Maria. (2008) The Annotated Hans Christian Andersen. W.. Norton & Company, p. 99–118.
- ↑ Bredsdorff, Elias. (1975) Hans Christian Andersen: The Story of his Life and Work 1805-75. Phaidon. ISBN 0-7148-1636-1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Malbela anasido Esperanta traduko de L.L. Zamenhof
