Malbeno de Krudmaterialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Malbeno de Krudmaterialo estas ekonomia paradokso, laŭ kiu enspezo el krudmaterialoj ne kreskas disvolviĝon de ekonomio, sed male malbonigas politikan kaj ekonomian disvolviĝon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Por disvolviĝi ekonomion, financa subteno (ekzemple, impostpago, financa helpo, prunto el ekstera lando, ktp.) bezonatas por investi, konstrui industriajn instalaĵojn. Eksportado de krudmaterialo estas baza metodo por akiri financan subtenon. Speciale, mineraloj kaj nafto, tergaso kreas grandan enspezon.

Tamen, pro enspezo el krudmaterialoj, registaroj pasive klopodas aŭ ne rekonas bezonaĵon de ekonomian disvolviĝon el disvolviĝintaj landoj.[1] Pro pasiva klopodo por kreski produktivecon, tio malgrandigas sendenpendencan enspezon de aliaj industriaj sektoroj kaj kreskas dependencon el krudmaterialeksportaj enspezoj. Foresto de sendenpendenca ekonomia fundamento kaŭzas senlaborecon, kio kreskas socian malkontenton kontraŭ registaro. Ekzemple, kiam Nigerio iĝis sendenpenda en 1960, multaj spertuloj opiniis ke Niĝerio havas grandan potencon por disvolviĝo, ĉar Nigerio havas grandajn naftajn minejojn. Speciale nafteksporta enspezado de Niĝerio kreskis en la 1970-jaroj, dum la naftokrizo inter OPEC kaj unua mondo. Inter 1970-jaroj kaj 2000-jaroj Niĝerio gajnis 350 milionojn da dolaroj el nafteksporta enspezo. Sed enspezo el nafto ne helpis kaj ne plibonigis vivnivelon de Niĝeria popolo. Ekzemple, Niĝeria Malneta enlanda produkto por ĉiu persono malgrandigis ekde USD 1.113 de 1970 al USD 1.084 de 2000.[2]

Por eviti kaj malgrandigi dependencon el krudmaterialoj, registaroj investas por alia estonta subteno. Ekzemple, dum la 1960-aj jaroj en Norda Maro troviĝis multaj minejoj de naftoj. Por nafteksporto, Norvegio akiris financan subtenon por disvolviĝo. En 1990 Registaro de Norvegio decidis krei Registaran Petrolan Subtenon (poste alinomita kiel Registara Pensia Subteno Tutmonda) por ŝpari enspezon el nafteksporto. Registara pensia subteno tutmonda investas en multaj entreprenoj de la mondo, nun ĝia valoro estis NOK 7.736 duiliono. (USD 873 miliardo)[3] Norvegia registaro ankaŭ investas en Bioenergio por malgrandigi influencon de naftoj. Nuntempe Norvegio planas malpermesi ĉiujn eksplodmotorajn aŭtomobilojn en 2025, anstataŭigos naftan kaj gasan aŭtomobilon per elektra aŭtomobilo.[4]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Enspenzo el krudmaterialoj ne nur oferas enspezon al registaroj, ankaŭ oferas financajn metodojn por registaro. Speciale por aŭtokrataj reĝimoj, kiuj monopoligas aŭ dominas ekonomion de sian landon, enspezo el krudmaterialo estas efektiva metodo por kompensi al obeemaj de reĝimo kaj por subteni regadon. Fakte, en Centrafriko kaj Sudafriko, multaj militsenjoroj vendis krudmaterialojn por aĉeto de militfortaj ekipaĵoj. Ĝi helpis subteni konfrontadon inter militsenjoroj, kiel enlanda milito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Ross, "Politika Ekonomio de Krudmateriala malbeno" (angle), World Politics 51, 1999.
  2. Xavier Sala-i-Martin, Alparolas la Krudmaterialan Malbenon: La Ilustraĵo de Niĝerio (angle), National Bureau of Economic Research, 2003.
  3. Retejo de Registara Pensia Subteno Tutmonda (angle)
  4. Norvegio malpermesos vendon de eksplodmotoraj aŭtomobiloj ĝis 2025. (norvege)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]