Maliculo (rolulo)
(Alidirektita el Malbonulo)

Jen arketipa malbonintenca "fiulo" en bildstria stilo, tia bildigo de fiulo estis precipe elstara en fruaj 20-a-jarcentaj mutaj filmoj kaj melodramoj
Maliculo, aŭ fiulo aŭ malbonulo, estas "malamika" rolulo en rakontoj, ĉu historia aŭ (plej ofte) fikcia rakonto. La antonimo de maliculo estas heroo.
La maliculo estas kutime la antagonisto de la rakonto, tiu kiu negative efikas kontraŭ la aliaj roluloj, ĉefe kontraŭ la protagonisto (la heroo). Sed kelkokaze la maliculo povas esti mem la protagonisto.
Plejofte la maliculo havas morale malbonajn ecojn: kruela, perforta, potencavida, senskrupula, senempatia, aroganteco, megalomania, krima.
Kelkfoje la maliculo estas freneza sciencisto. Ofte la maliculo havas lojala(j)n servanto(j)n.
Plejofte en populara kulturo la maliculo estas viro, sed ankaŭ inaj maliculoj okaze aperas.
Ekzemploj[redakti | redakti fonton]
Kelkaj konataj maliculoj en populara kulturo:
- prof. Moriarty - kontraŭulo de Sherlock Holmes
- Lex Luthor - kontraŭulo de Superman
- J.R. Ewing de Dallas (televidserio)
- Joker - unu el pluraj kontraŭuloj de Batman
- Dr. No - unu el pluraj kontraŭuloj de James Bond, tipo freneza sciencisto
- Lord Voldemort - kontraŭulo de Harry Potter
- Darth Vader - kontraŭulo de Luke Skywalker
- Saŭrono - la "La Mastro de l' Ringoj"
- Macbeth - komence bonulo, poste maliculo; estas mem ĉefrolulo de sia rakonto
- kardinalo Richelieu - kontraŭulo de Les trois mousquetaires (Dumas), romana rolulo bazita sur reala persono
- Iznogud - estas mem la ĉefrolulo de sia rakonto
- Rastapopoulos - kontraŭulo de Tinĉjo
- La lupo - kontraŭulo de Ruĝkufulineto

Darth Vader ĉe la franĉizo Star Wars fariĝis tre populara kaj influa maliculo en la moderna popola kulturo
- La malbona reĝino - kontraŭulo de Neĝblankulino
- Cruella De Vil - maliculino en One Hundred and One Dalmatians
- Bowser - kontraŭulo de la Mario serio de videoludoj
- Gargamelo - malamiko de La Smurfoj
- Kapitano Hook - kontraŭulo de Peter Pan