Malcolm Gladwell
Malcolm Gladwell | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Malcolm Gladwell | |||||
Naskiĝo | 3-an de septembro 1963 (61-jaraĝa) en Fareham | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando ![]() | ||||
Alma mater | Kolegio Triunuo Elmira District Secondary School (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Graham Gladwell (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto ĵurnalisto sociologo scenaristo podkastisto ![]() | ||||
Laborkampo | Socia scienco ![]() | ||||
Aktiva dum | 1987– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Tipping Point ❦ Blink ❦ Outliers ❦ What the Dog Saw ❦ David and Goliath: Underdogs, Misfits, and the Art of Battling Giants ❦ Revisionist History ❦ Hedwig's Lost Van Gogh vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Malcolm GLADWELL (naskita la 3an de septembro 1963 en Fareham, Hampŝiro, Anglio) estas kanada ĵurnalisto, verkisto, popsociologo, kaj publika parolanto.
De 1987 ĝis 1996, li laboris kiel ĵurnalisto ĉe la Washington Post, gvidante la novjorkan agentejon de la gazeto. Ekde 1996, li estas laborverkisto por la revuo The New Yorker. Li akiris famon pro siaj libroj The Tipping Point (2000), Blink (2005), Outliers: The Story of Success (2008), kaj What the Dog Saw : And Other Adventures (2009) [1].
La libroj kaj artikoloj de Malcolm Gladwell ofte traktas neatenditajn sekvojn de sociosciencesplorado kaj havas larĝan aplikon en scienca laboro, precipe en la kampoj de sociologio, psikologio, kaj socia psikologio. Li prezentas la konkludojn de sia esplorado per rakontoj pri historiaj kaj nekonataj figuroj, tiel igante la esplordatenojn en vivanta rakonto. Pluraj el liaj libroj atingis la pinton de la furorlisto de The New York Times.
En 2005, revuo Time nomis Gladwell unu el la 100 plej influaj homoj. En 2007, la verkisto ricevis la unuan premion de la American Sociological Association por elstaraj atingoj en raportado pri socialaferoj. En 2007, li ankaŭ ricevis honoran doktoron pri Beletro de la Universitato de Waterloo. Li ricevis la Ordenon de Kanado la 30-an de junio 2011 [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Colville, Robert. "Outliers by Malcolm Gladwell – review", The Daily Telegraph, 17 December 2008.
- ↑ "Governor General Announces 50 New Appointments to the Order of Canada", The Governor General of Canada, 30 June 2011.