Malcolm Turnbull

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Honorinda Malcolm Turnbull
Malcolm Turnbull

En funkcio:
15-a de Septembro 2015 – nun
Deputito Warren Truss
Antaŭulo Tony Abbott

En funkcio:
14-a de Septembro 2015 – nun
Antaŭulo Tony Abbott

En funkcio:
16-a de Septembro 2008 – 1-a de Decembro 2009
Antaŭulo Brendan Nelson
Sekvanto Tony Abbott

Gvidanto de opozicio
En funkcio:
16-a de Septembro 2008 – 1-a de Decembro 2009
Antaŭulo Brendan Nelson
Sekvanto Tony Abbott

Naskiĝo 24-an de Oktobro 1954
en Aŭstralio Sydney, Aŭstralio
Politika partio Liberala Partio de Aŭstralio
Edz(in)o Lucy Turnbull
Alma mater University of Sydney, Universitato de Oksfordo
Profesio Ĵurnalisto, bankisto, advokato
Religio Romkatolikismo
v  d  r
Information icon.svg

Malcolm Bligh TURNBULL (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1954) estas la ĉefministro de Aŭstralio ekde la 14-an de septembro 2015, kiam li fariĝis partiestro de Liberala Partio de Aŭstralio dum li anstataŭigis Tony Abbott. Li ankaŭ estis partiestro antaŭe de 2008 ĝis 2009, sed Tony Abbott anstataŭigis lin je Decembro 2009. Turnbull estas estinta ĵurnalisto, advokato, bankisto kaj risk-kapitalisto.

Malsame al Tony Abbott, Turnbull pensas ke homfarita klimata ŝanĝo estas fakta kaj grava problemo. Li ankaŭ subtenas la samseksajn edzecon kaj edzinecon, dum Abbott oponas tion.

Turnbull estis presbiteriisto sed iĝis romkatoliko. Li estas milionulo.