Malferma letero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malferma letero estas skribaĵo, kiun iu publikigas kiel flugfolio, en la gazetaro aŭ en aliaj komunikiloj. Per la formo kiel malferma letero, la ricevinto ofte estas admonata publike komenti la objekton de la skribaĵo. Malferma letero kelkfoje rilatas al protesto, priskribo de maljusteco kaj tiele peticio aŭ mesaĝo al la gazetaro, kaj ĝin oni povas uzi kiel instrumento por la publikaj rilatoj. Malferma letero povas aldone sendiĝi rekte al la ricevinto/j.

La malferma letero en sia plej konata formo ofte estas uzata por konfronti personojn de publika intereso, asociojnentreprenojn al kontraŭecaj konstatoj, neplenumitaj promesoj aŭ malveraĵoj, aŭ uzata por provoki necesan el la vidpunkto de la verkanto agadon de la adresato.

Fakte la variaĵoj estas tre multenombraj, ekzemploj estas malfermaj leteroj okaze de naskiĝmemoroj (Anne Seghers al Christa Wolf okaze de ties 50a naskiĝmemoro), kiel literatura kritiko (Marcel Reich-Ranitzki al Günter Grass en la gazeto "Der Spiegel"), kiel satiro kaj antaŭ ĉio kiel "noto en la plenda libro de la historio" (cit. B. Dücker)

Unu el la plej famaj malfermaj leteroj (J'accuse) verkis Émile Zola kaj temigis la "Dreyfus-aferon" en la jaro 1898.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Burckhard Dücker: Der offene Brief als Medium gesellschaftlicher Selbstverständigung. en: Sprache und Literatur in Wissenschaft und Unterricht, kajero 69, N-o 1/1992, ISSN 0724-9713, S. 32–42.
  • Rolf-Bernhard Essig: Der offene Brief. Geschichte und Funktion einer publizistischen Form von Isokrates bis Günter Grass (= Epistemata: Reihe Literaturwissenschaft. Bd. 267). eldonejo Königshausen kaj Neumann, Würzburg 2000, ISBN 3-8260-1647-5 (zugl.: Disertacio, universitato Bamberg, 1999).
  • Reinhard M. G. Nickisch: Schriftsteller auf Abwegen? Über politische ‚Offene Briefe’ deutscher Autoren in Vergangenheit und Gegenwart. en: Journal of English and Germanic Philology, N-o. 93, 1994, S. 469–484.
  • Hans Wellmann: Der Offene Brief und seine Anfänge. Über Textart und Mediengeschichte. In: Maria Pümpel-Mader, Beatrix Schönherr (eld-isto.): Sprache – Kultur – Geschichte. Sprachhistorische Studien zum Deutschen. Hans Moser zum 60. Geburtstag. universitato Innsbruck, instituto por germaniko, Innsbruck 1999, ISBN 3-901064-22-2, S. 361–384.

Atentigo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo "offener Brief" de la germanlingva vikipedio en la versio de la 9-a de junio 2015, 19:46 CET.