Saltu al enhavo

Malferma mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekrankopio de A Short Hike (2019), videoludo en kiu la ludanto povas libere esplori la ludmondon.

En videoludoj, malferma mondo (angle open world) estas virtuala mondo en kiu la ludanto povas plenumi celojn laŭ liberaj maniero kaj ordo, kontraste al mondo kun pli linia kaj strukturita ludomaniero.[1][2] Rimarkindaj ludoj en ĉi tiu kategorio inkluzivas The Legend of Zelda (1986), Grand Theft Auto V (2013), Red Dead Redemption 2 (2018) kaj Minecraft (2011).[3][4]

Ludoj kun malfermaj aŭ libere esploreblaj mondoj tipe mankas je nivela strukturo kiel muroj kaj ŝlositaj pordoj, aŭ je nevidebla limoj en pli vastaj areoj kiuj malhelpas la ludanton veturi pli foren. Nur ĉe la limoj de la mondo la ludantoj estas limigitaj de geografiaĵoj kiel vastaj oceanoj aŭ nepaseblaj montoj. Ludantoj tipe ne renkontas ŝargekranojn, oftajn en liniaj videoludoj, kiam ili moviĝas tra la ludmondo. Anstataŭe, malfermaj mondoj uzas strategiajn memorajn teknikojn por ŝargi la mapon dinamike kaj seninterrompe. Malfermmondaj ludoj tamen daŭre efektivigas multajn limojn en la luda medio, ĉu pro teknikaj limigoj, ĉu pro en-ludaj limigoj trudataj de la ludo-strukturo.[5]

Kvankam la malfermiteco de la mondo estas grava trajto de tiu ĝenro, la ĉefa allogo estas oferti al la ludanto aŭtonomion — ne nepre la liberecon fari ion ajn en la ludo (kio estas preskaŭ neebla kun nuna komputila teknologio), sed la eblon elekti kiel alproksimiĝi al la ludo kaj ties defioj laŭ la ordo kaj maniero kiun la ludanto preferas, dum oni restas kadre de la ludreguloj.[6] Ekzemploj de alta nivelo de aŭtonomio en komputilaj ludoj troviĝas en multludistaj enretaj ludoj aŭ en unuludantaj videoludoj laŭ malferma koncepto kiel la serio Fallout. La ĉefa allogo de tia ludomaniero estas, ke ĝi provizas simulitan realecon kaj permesas al la ludantoj evoluigi sian rolulon kaj konduton laŭ propra direkto kaj ritmo. En tiaj kazoj ofte mankas konkreta celo aŭ fino de la ludo, kvankam povas ekzisti ĉefa rakontlinio, ekzemple en ludoj kiel The Elder Scrolls V: Skyrim.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Pandemic Working On New 'Open World / Sandbox' IP. Kotaku (July 14, 2008). Arkivita el la originalo je January 27, 2013. Alirita July 25, 2008 .
  2. "The complete history of open-world games (part 2)". Computer and Video Games. May 25, 2008. Archived from the original on May 26, 2008. Retrieved July 25, 2008.
  3. Muncy, Jake (December 3, 2015). "Open-World Games Are Changing the Way We Play". Wired. Retrieved June 6, 2017.
  4. . The Evolution of Open-World Games (August 22, 2022). Arkivita el la originalo je 2024-03-30. Alirita 2025-03-22 .
  5. . Game Design Essentials: 20 Open World Games (September 26, 2007). Alirita July 25, 2008 .
  6. . Video: Looking at open world games to understand player autonomy. Gamasutra (March 13, 2018). Alirita January 15, 2020 .