Malferma sekvenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malferma sekvenco de la filmo En alia lando (1932)

Malferma sekvenco (aŭ antaŭ-sekvencotitola sekvencoantaŭtitola sekvenco) estas sekvenco ĉe la komenco de filmo, kiu listigas la membrojn de la filmistaro komence de filmo.

Historia disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Jam ĉe la unuaj filmoj la filmistoj kaj reĝisoroj sentis la deziron kaj bezonon fiksi siajn nomojn en la filma materialo. Tial disvolviĝis la tradicio de malferma sekvenco aŭ antaŭtitola sekvenco. Ĉe la unuaj filmoj tiu antaŭ-sekvenco konsistis el simplaj tabuloj kun tekstoj. Iom post iom la antaŭsekvencoj disvolviĝis al aparta arto.

Apartaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

La malferma sekvenco havas la taskon de enkonduko sen anticipi la konkludon de la filmo. Kutime la malferma sekvenco enhavas la nomon de la produktora firmao, la nomon de la reĝisoro kaj de la ĉefaktoroj, dum la nomoj de la ceteraj kunlaborantoj aperas en la ferma sekvenco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]