Malfrua prunuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malfrua prunuso
Floroj kaj folioj de la malfrua prunuso
Floroj kaj folioj de la malfrua prunuso
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: Prunuso Prunus
Subgenro: Padus[1]
Prunus serotina
Ehrh.
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La malfrua prunuso (Prunus serotina), estas arbospecio el la genro prunuso. Ĝi hejmas en orienta Nordameriko : ekde orienta Kanado tra suda Kebekio kaj Ontario; sude tra Orienta Usono ĝis Teksaso kaj centra Florido; kun disaj populacioj en Arizono kaj Nov-Meksiko; kaj en la montaroj de Meksiko kaj Gvatemalo [2][3].

La latina vorto serotina signifas "malfrua" [4].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La malfrua prunuso estas specio en la subgenro Padus kun floroj en grapoloj, kaj estas decidua arbo altante 15–30 m kaj kun trunkodiametro ekde inter 70–120 cm, okaze pli. La folioj estas simplaj, longas 6–14 centimetrojn, kun segil-dentaj randoj. La floroj estas etaj ( diametro de 10–15 mm ), kun kvin blankaj petaloj kaj ĉirkaŭ 20 stamenoj, kaj bonodoraj; estas ĉirkaŭ 40 floroj sur ĉiu grapolo. La frukto estas drupo, kun diametro de 1 cm, unue verda ĝi ruĝa, maturante nigra; kutime ĝi estas adstringa kaj amara kiam oni freŝe manĝas ĝin, sed ankaŭ iome dolĉa. La frukto estas volonte manĝata de birdoj[2][5]. Matura Malfrua prunuso estas facile identigebla en arbaro per sia tre rompita, malhele griza ĝis nigra arboŝelo. Tamen, dum proksimume la unua jardeko de ĝia vivo, la arboŝelo similas tiun de betulo, kaj estas maldika kaj striata. La specio ankaŭ estas identigebla per siaj longaj, brilantaj folioj kiuj similas tiujn de Oxydendrum (erikacoj), kaj per migdalujeca odoro kiam juna branĉo estas ĉifita kaj tenita apud la nazo [6].

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas du subspecioj [7] :

  • Prunus serotina subsp. serotina. Kanado, Usono.
  • Prunus serotina subsp. capuli (Cav.) McVaugh. Meksiko, Gvatemalo.

Kelkfoje la tipa subsp. serotina estas subdividita en kvar variojn, var. serotina en la oriento de la arealo, var. eximia en Teksaso, kaj variojn rufula kaj virens en Arizono, Nov-Meksiko kaj Teksaso [3].

Tiu nearktisa specio estas tre parenca al la virginia prunuso (Prunus virginiana), tamen tiu ĉi estas konsiderata kiel arbedon aŭ arbeton; ĝi havas malpli grandajn kaj malpli brilantajn foliojn.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La malfrua prunuso estas pionira specio. En Usona Mez-Okcidento, Malfrua prunuso plejofte vegetas en forlasitaj kampoj kun aliaj lumo-bezonantaj specioj, kiel nigra juglando (Juglans nigra), ŝajnakacia robinio (Robinia pseudoacacia), kaj Celtis spp.. Ĝi estas meze longdaŭre-vivanta arbo, kun registritaj aĝoj ĝis 258 jaroj, kvankam ĝi estas sentiva al difektoj pro ŝtormo, kun branĉoj facile rompiĝantaj; tamen la rezultanta kadukiĝo nur malrapide progresas [2]. La specio speciale prosperas en la regiono de la Nacia Arbaro de Allegheny en nordokcidenta Pensilvanio.

La malfrua prunuso ankaŭ gastigas la raŭpon de diversaj lepidopteroj. Malacosoma americanum senfoliigas tutajn arbarerojn.

Kultivado kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Nematuraj fruktoj
Kernetoj.

La fruktoj estas taŭgaj por fari gelatenaĵojn, tortojn, kaj estas iome uzataj por aromigi brandojn; ili ankaŭ estas populara aromigo por senalkoholaĵoj kaj uzataj en multaj glaciaĵoj. La drupoj estas komune uzataj anstataŭ ĉerizoj de la ĉerizujo por obteni pli akran guston. Ili ankaŭ estas uzataj en kukoj kiuj entenas malhelan ĉokoladon kiel en nigr-arbara ĉeriz-kuko (germane : Schwarzwälder Kirschtorte) kaj kiel ornamaĵoj de kokteloj.

La ligno estas multvalora, eble la plej uzata kabinet-meblara ligno de Usono, forkomercigita kiel "ĉerizujo". Ĝi estas sciata por sia forta ruĝa koloro kaj alta prezo. Ĝia pezo po kubmetro kiam sekigita sumiĝas ĉirkaŭ je 580 kg[8].

La ligno estas ankaŭ uzata por kuirado kaj fumaĵado de nutraĵoj, kie oni unikan aromon bezonas.

La foliaro, speciale kiam velkita, enhavas cianogenajn glikozidojn kiuj transmutacias en hidrogenan cianidon se ili estas manĝataj de bestoj [5]. Estas rekomendata ke farmistoj forigu ĉiujn Malfruajn prunusojn kiuj falas en tereno kie troviĝas brutaro, ĉar la velkigitaj folioj povus veneni la animalojn. Forigo ne ĉiam estas facila, ĉar malfruaj prunusoj ofte grandnombre vegetas en farmbienoj, profitante de la lumoriĉecon kiun kaŭzas la praktiko de paŝtado kaj falĉado. Tiu venena arbo povas konstitui tutajn heĝojn, malfaciligante la forigon de ĉiuj branĉoj kiuj falas en la paŝtejon.

Malfrua prunuso loke estas naturalizita en partoj de Eŭropo, estante eskapinta ekde kultivado kiel ornama arbo[9].

P. serotina estis vaste enkondukita en Mezeŭropo en la mezo de la 20-a jarcento[10][11]. Tie ĝi estas aginta kiel invada specio, nefavore influante arbar-komunuman diversecon kaj arbaran regeneradon[12].

Biokemio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rehder, A. 1940, reprinted 1977. Manual of cultivated trees and shrubs hardy in North America exclusive of the subtropical and warmer temperate regions. Macmillan publishing Co., Inc, New York.
  2. 2,0 2,1 2,2 Marquis, D. A. (undated). U.S. Forest Service Silvics Manual: Prunus serotina Ehrh. - Black Cherry Arkivigite je 2011-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 USDA Plants Profile: NCRS: Prunus serotina
  4. angle Stearn William T. 1992 Botanical Latin, fourth edition, David & Charles, Devon, p. 493 ISBN 0 7153 0052 0
  5. 5,0 5,1 Missouriplants: Prunus serotina Arkivigite je 2010-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
  6. http://www.cnr.vt.edu/DENDRO/dendrology/lab2.cfm?t1=1&t2=2&t3=128&t4=44&t5=35&t6=47&t7=48&t8=94&t9=99&t10=103&t11=111&t12=36&t13=66
  7. Germplasm Resources Information Network: Prunus serotina Arkivigite je 2004-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Niche Timbers Cherry
  9. Flora of NW Europe: Prunus serotina Arkivigite je 2007-12-06 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Starfinger U. 1997. Introduction and naturalization of Prunus serotina in Central Europe. In: "Plant Invasions: Studies from North America and Europe" (eds by J.H. Brock, M. Wade, P.Pysek, D. Green). Backhuys Publ. Leiden: 161-171.
  11. Kalina M. Nowakowska, Aleksandra Halarewicz (2006). Coleoptera found on neophyte Prunus serotina (Ehrh.) within forest community and open habitat. Electronic Journal of Polish Agricultural Universities, Biology, Volume 9, Issue 1..
  12. Stypiński P. 1979. Stanowiska czeremchy amerykańskiej Padus serotina (Ehrh.) Borkh. w lasach państwowych Pojezierza Mazurskiego. Rocznik dendrologiczny. 32: 191-204.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • nederlande Ehrenburg, Antje; Harrie van der Hagen & Leon Terlouw 2008 : Amerikaanse vogelkers als invasieve soort in de kustduinen, De Levende Natuur, 109/6, 240-245.