Malgranda ĥionido
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chionis minor Hartlaub, 1841 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malgranda ĥionido (Chionis minor) estas unu el nur du specioj de Ĥionidoj, aberantaj vadbirdoj kiuj estas surteraj kadavromanĝantaj de ĉeantarktaj insuloj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ili estas mallongaj, fortiketaj, mallongkolaj, kolombosimilaj birdoj kun blanka plumaro, nigraj bekoj, karunkloj kaj vizaĝa haŭtaĵo. Tiu specio estas 38–41 cm longa, kun 74–79 cm de enverguro kaj pezas 460–730 g, dum maskloj estas iomete pli grandaj ol inoj.[1]
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Ili estas limigitaj al la ĉeantarktaj insuloj de la sudo de Hinda Oceano: nome la sudafrika teritorio Princ-Eduardaj Insuloj, la francaj teritorioj Krozetoj kaj Kergelenoj, kaj la aŭstralia teritorio Insulo Herdo. La subspecio C. m. nasicornis estas endemia de Insulo Herdo, dum la subspecio C. m. marionesis estas endemia de Princ-Eduardaj Insuloj.
Habitato
[redakti | redakti fonton]Marbordoj kaj intertajdaj zonoj de ĉeantarktaj insuloj, speciale ĉe kolonioj de marbirdoj kaj de fokoj, same kiel ĉe homa ĉeesto.
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Ĥionidoj estas oportunemaj ĉiomanĝantoj, predantoj kaj kadavromanĝantoj, kiuj manĝas rubon ĉe marbordo, algojn kaj aliajn vegetaĵojn, same kiel senvertebrulojn, fiŝojn, ovojn kaj idojn de marbirdoj, fokan lakton, sangon, placentojn, kadavraĵojn, fekaĵojn, rodulojn kaj homajn rubaĵojn.
Voĉo
[redakti | redakti fonton]Laŭtaj, altatonaj, stridaj kaj stakataj alvokoj.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]
Nestumas en fendetoj, kavernoj kaj sub rokoj sur neordigitaj amasoj de vegetaĵaro kaj derompaĵoj de marbirdoj kaj fokaj kolonioj. La ino demetas kutime 2–3 kremblankajn ovojn, makulece brunajn. Kovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn. Junuloj estas duonfruaj kaj nidifugaj; elnestiĝo okazas ĉirkaŭ 50 tagojn post eloviĝo; reproduktado ekas je 3–5 jaroj.
Konservado
[redakti | redakti fonton]Kvankam je risko pro manĝado de venena rubo kaj pro enkondukitaj predantoj kiel sovaĝiĝintaj katoj, granda, disa teritorio sen pruvo de grava ĝenerala populacimalpliiĝo kondukas al konservostatusa takso Malplej Zorgiga.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), (ISBN 978-0-8493-4258-5).
- BirdLife International. (2006). Species factsheet: Chionis minor. Elŝutita el [1] la 11an de Februaro 2007
- Marchant, S.; Higgins, P.J.; & Davies, J.N. (eld). (1994). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. (ISBN 0-19-553069-1)
- National Photographic Index of Australian Wildlife. (1987). The Shorebirds of Australia. Angus & Robertson: Sydney. (ISBN 0-207-15348-5)
|