Malgranda ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda ŝterno
Koajisashi 05a2432s.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sternula Sternula
Specio: Malgranda ŝterno 'Sternula albifrons'
Peter Simon Pallas 1764
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malgranda ŝterno (Sternula albifrons) estas marbirdo de la familio de ŝternojŜternedoj. Ĝi estas membro de la genro Sternula.

Ĝi estis antaŭe lokita en la genro Sterna, kiu nune estas limigita nur por la grandaj blankaj ŝternoj (Bridge et al., 2005). La eksaj subspecioj nordamerika (S. a. antillarum) kaj el la Ruĝa Maro S. a. saundersi estas nune konsiderataj kiel separitaj specioj, nome Nana ŝterno (Sternula antillarum) kaj Saŭndersa ŝterno (Sternula saundersi).

Disvastiĝo kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi birdo reproduktiĝas en marbordoj kaj internaj riveroj de mezvarmaj kaj tropikaj Eŭropo kaj Azio, ĉefe Centra Azio, ĉirkaŭ la Kaspio, Irako kaj norda Barato, escepte nur la subpolusajn landojn. Ĝi estas forte migranta specio, kiu vintras en subtropikaj kaj tropikaj oceanoj tiom suden kaj malproksimen kiom ĝis Peruo, Brazilo, Suda Afriko kaj Aŭstralio.

Estas tri subspecioj, la nomiga albifrons kiu loĝas en Eŭropo ĝis Norda Afriko kaj okcidenta Azio; guineae de okcidenta kaj centra Afriko; kaj sinensis de orienta Azio kaj la nordaj kaj orientaj marbordoj de Aŭstralio (Higgins kaj Davies, 1996).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri eta ŝterno, 21–25 cm longa kun enverguro de 41–55 cm kaj pezo de 50 ĝis 65 g. Ne estas facile konfuzebla kun simila specio pro la grando kaj en reprodukta plumaro pro la blanka frunto, kio nomigas la specion latinscience ĉar albifrons ĉe Sternula albifrons signifas blankan frunton. Ĝi havas nigrajn kronon kaj strion ekde la beko ĝis nur iomete post la nigraj okuloj kie kuniĝas kun krono kaj nuko. Inter ambaŭ nigraj partoj estas la blanka larĝa frunta makulo La maldika kaj akrapinta beko estas flava kun nigra pinto kaj ankaŭ la kruroj estas flavaj. La kolo kaj subaj partoj estas blankaj kaj la supraj grizaj kun pli mlahelaj flugilpintoj. La vosto estas tre forkoforma. Vintre la frunto estas pli ampleksa blanka, la beko estas nigra kaj la kruroj pli senkoloraj. La voxo estas laŭta kaj klara krakado “ki-ki-ki”.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Malgranda ŝterno reproduktiĝas en kolonioj en ŝtonetaj marbordoj aŭ insuloj. La ino demetas el du ĝis kvar ovojn surgrunde. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 22 tagoj kaj manĝigas la idaron kelkajn semajnojn. Kiel la blankaj ŝternoj, tiu ĉi specio estas tre defendema de la nesto kaj la idoj kaj povas ataki entrudulojn. La specio atingas la seksan maturecon la 3an jaron.

Kiel plej granda parto de la blankaj ŝternoj, la Malgranda ŝterno manĝas per plonĝado fiŝojn, krustulojn kaj insektojn, ĉefe en salaj medioj. Propono de fiŝo de la masklo al la ino estas parto de la ceremonia pariĝado.

Ili vivas ĝis 21 jarojn.

La Malgranda ŝterno en Eŭropaj riveroj[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19a jarcento la Malgranda ŝterno estis komuna birdo de Eŭropaj marbordoj, riveroj kaj humidejoj, sed en la 20a jarcento la loĝantaroj de la marbordaj zonoj malpliiĝis pro perdo de medio, poluado kaj homa ĝenado.

Perdo de interna loĝantaro estis eĉ pli drasta pro konstruado de rezervejoj, riverregulado kaj forigo de feĉo, kio malpliigis la plej grandan parton de la eksa loĝantaro. La loĝantaro de Malgranda ŝterno malpliiĝis aŭ eĉ ekstingiĝis en multaj Eŭropaj landoj, kaj ĉesis eksaj reproduktejoj ĉe grandaj riveroj kiel Danubo, Elbo kaj Rejno. Nuntempe nur kelkaj riveraj sistemoj en Exuropo pluhavas taŭgajn mediojn: la Luaro/Allier en Francio, la Vistulo/Odra en Pollando, la Po/Ticino en Italio, la Daugava en Latvio, la Nemunas en Litovio, la Sava en Kroatio kaj la Drava en Hungario kaj Kroatio. La statuso de la Malgranda ŝterno en la riveroj Tagus kaj malalta Danubo estas necerta.

La loĝantaro ĉe Drava estas unu el la plej minacata. Eksmoda akvouzado, inkludante riverreguladon kaj feĉoforigon, endanĝerigas la restantajn reproduktajn parojn. Nur 15 paroj ankoraŭ reproduktiĝas en ampleksajn sablan aŭ ŝtonetajn bordojn ĉe la landlimo inter Hungario kaj Kroatio. La WWF kaj siaj landaj partneroj estas enmetitaj en luktado por protektado de tiu ĉi specio kaj de sia unika Eŭropa rivera ekosistemo.

La Malgranda ŝterno estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Sterna albifrons. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto
  • Collinson, M. (2006). Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists. British Birds 99(6): 306-323.
  • Harrison, Peter (1988): Seabirds (2nd edition). Christopher Helm, London ISBN 0-7470-1410-8.
  • Olsen, Klaus Malling & Larsson, Hans (1995): Terns of Europe and North America. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-4056-1
  • Malgranda ŝterno

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]