Malgranda Emscher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malgranda Emscher en Duisburg, renaturigita sekcio en 2013

La Malgranda Emscher, germanlingve Kleine Emscher, estas eksa fluejo 10,3 kilometrojn longa de la rivero Emscher en Germanujo kun akvokolekta baseno de 35 km². Ĝi estis de 1910 ĝis 1949 la enbuŝiĝa vojo de la Emscher tra Oberhausen kaj Duisburg en la Rejnon.

Konsiderindaj malleviĝoj de la tersurfacoj kaŭzitaj de minekspluato en la kampo Duisburg kondukis ekde 1900 al tio, ke la akvo de la Emscher reteniĝis en la okcidenta Ruhr-Regiono. Tial la Emscher-Kooperativo translokis la en 1910 la enbuŝiĝan fluejon pli norden en la fluejon de la nuna Malgranda Emscher. En 1949 la fluejo translokiĝis denove pli norden, tiel ke la Emscher nun enbuŝiĝas en la Rejnon apud Dinslaken. La origina enbuŝiĝa fluejo ĝis 1910 estas la Alte Emscher.

La eksa fluejo estas en la malsupra parto ankoraŭ malferma kanaligita fluejo kun betonfundo por domaj kaj industriaj rubakvoj. Ĝi fontas el ĉefa kolektejo en Oberhausen-Buschhausen kaj fluas nordokcidentdirekten tra Marxloh ĝis Walsum, por enbuŝiĝi norde de la Suda Haveno je Walsum en la Rejnon. Ekde la akvopurigejo Duisburg-Walsum jam nur purigita akvo fluas en la parte rekonstruita resp. renaturigita fluejo. Malsupre de la purigejo la rivero kaj ĝiaj alfluoj jam estas ekologie plibonigitaj[1][2]. La lastajn 1200 metrojn ĝis la enbuŝiĝo en la Rejnon la Malgranda Emscher estas entubigita. Laŭlonge de la riverfluejo pasas la Verda Vojeto, biciklo- kaj promenvojo sur la iama relvojo de la Emscher-Valo-Fervojo.

La Malgranda Emscher estas detranĉita de la riversistemo de la Emscher, ricevas el la rivereto Röttgersbach, la ĉefa kolektejo Ober-Marxloh kaj de la rivereto Holtener Mühlenbach alfluoj kaj enbuŝiĝas je kilometro 791,3 kiel dekstra flankrivero en la Rejnon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]