Malgranda Sinagogo de Eger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Malgranda Sinagogo en Eger estas unu el la historiaj monumentoj, samtempe la unua sinagogo de la urbo.

Malgranda Sinagogo en Eger

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ leĝo de Hungara reĝlando en 1840 la judoj jam rajtis vivi en la tuta lando (pli frue nur en difinitaj lokoj). En la sama jaro alvenis judoj en Eger, en la sekva jaro li aranĝis religian grupon. En 1845 ili aĉetis parcelon kaj konstruis malgrandan sinagogon en 1850/51. En 1877 la ortodoksaj judoj fondis apartan grupon, ties sinagogo iĝis iliaj. Ĝi estis uzata ĝis 1913. En 1924 ĝi estis trakonstruita por juda kulturcentro. Ĝis 1944 ĝi daŭre funkciis, poste la judoj estis deportitaj al Aŭŝvico. Depost la 2-a mondmilito la nova posedanto estis la urba municipo. En la 1990-aj jaroj la konstruaĵo estis parte renovigita, denove jam en la 21-a jarcento. Komence oni faris interne ekspoziciojn pri la nuntempaj artistoj, sed iom poste la emo elĉerpiĝis.

Malgranda Sinagogo en Eger

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa klasikisma konstruaĵo situas laŭ rojo parte en malgranda korto, parte laŭ vojo. La formo de la domo estas briko kun sela tegmento. Interne estas galerio, iom por la virinoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]