Malgranda jakanao
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() En Bocvano
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Microparra capensis Smith, 1839 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malgranda jakanao (Microparra capensis, laŭ kio ankaŭ Kablanda jakanao, sed ties teritorio vere estas multe pli granda) estas specio de birdo, nome jakanao de la familio de jakanaedoj. Sed tiu specio ne estas membro de la genro Jacana, kiu estas la plej elstara genro de la familio, sed estas la nura specio de la genro Microparra. Ĝi troviĝas en Afriko. Ĝi povas esti rekonata pro siaj longaj kruroj kaj fingroj kiuj ebligas ilin piediri sur akvoplantaro – kvankam ĝi ne estu konfuzata kun la pli granda Afrika jakanao. Tiu Malgranda jakanao estas insektovora. Ilia konservostatuso estas Malplej Zorgiga.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Estante la plej malgranda specio en la familio de Jacanidae, tiu Malgranda jakanao estas 15–16 cm alta kaj pezas 41g.[2] Ĝi havas blankan bruston, orkoloran frunton, cinamokoloran kronon kaj malhelan okulstrion. Ankaŭ ĝiaj mantelo kaj flugiloj estas malhelaj. Kiel aliaj jakanaoj, ili havas longajn krurojn kaj ungegojn kiuj estas adaptitaj por piedirado sur lilioj kaj akvaj herboj - tial jakanaoj foje estas referitaj kiel liliotrotuloj aŭ Jesuo-birdoj ĉar ili ŝajnas kvazaŭ ili marŝas sur la surfaco de la akvo.
La ovoj de la Malgranda jakanao similas al tiuj de la Afrika jakanao, ses ili estas pli malgrandaj. Junuloj de Afrika jakanao ege similas al plenkreskaj individuoj de Malgranda jakanao, kaj ambaŭ povas esti konfuzataj ĉar iliaj teritorioj koincidas en Suda Afriko.[3] En naturo, la Malgranda jakanao estas pli facile identigebla dumfluge ĉar ili povas kaŝiĝi inter la akvoplantaro. Dumfluge, iliaj kruroj ŝajnas longaj kaj pendas malantaŭ iliaj korpoj. Iliaj flugiloj havas blankan randon.
La Malgranda jakanao havas apenaŭan montron de seksa dimorfismo, ĉar maskloj kaj inoj estas preskaŭ identaj, kvankam la ino estas averaĝe 4% pli grandaj ol la masklo.[4] Krome maskloj havas pli malhelajn dorsojn ol inoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Malgranda jakanao estas unu el ok specioj de la familio Jakanaedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Microparra[5] tio estas, ke ĝi ne havas sub-speciojn. Ene de la familio de Jakanaedoj, la Malgranda jakanao estas plej proksime rilata al la Kresta jakanao de Aŭstralio – tiuj du specioj estas konsiderataj kiel de la sama klado. La familio Jakanaedoj estas dividita en du kladoj: 1) la kresta, malgranda, Bronzflugila jakanao, afrika jakanao, kaj 2) Longvosta jakanao, Nigra jakanao, Norda jakanao.[6]
Habitato kaj distribuado
[redakti | redakti fonton]La Malgranda jakanao povas troviĝi en malsekejaj habitatoj de Angolo, Bocvano, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Svazilando, Eburbordo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruandi, Sieraleono, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo.[7] Ili okupas la bordojn de permanentaj kaj laŭsezone inunditaj malsekaj regionoj en Afriko. Ili foje estas ankaŭ en lokoj kiuj estas parte kultivitaj sed kunhavas kareksojn kaj herbojn. Ĉar novaj flakoj estas plenigitaj de pluvokvanto, malgrandaj jakanaoj povas moviĝi en tiujn lastatempe inunditajn vivejojn. Ili preferas areojn kie kareksa kaj herba kovro estas malabunda, sed pli abundaj kompare kun nimfeoj. Ili uzas akvan vegetaĵaron por kovro kaj povas esti diskretaj kiel rezulto.[3][4]
La teritorio de la Malgranda jakanao foje koincidas kun iu de la Afrika jakanao, kaj tial tiuj specioj ofte kunvivas.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lesser Jacana (2016).
- ↑ (2020) “Lesser Jacana (Microparra capensis), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.lesjac1.01. 216448755.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 (January 1986) “Breeding and Other Behaviour of the Lesser Jacana”, Ostrich: Journal of African Ornithology 57 (4), p. 233–243. doi:10.1080/00306525.1986.9633661. Bibkodo:1986Ostri..57..233T.
- ↑ 4,0 4,1 Hustler, Kit; dean, W.R.J (Septembro 2002). "Observations on the breeding biology and behaviour of the Lesser Jacana, Microparra capensis". Ostrich: Journal of African Ornithology. 73 (3, 4): 79–82. Bibcode:2002Ostri..73...79H. doi:10.1080/00306525.2002.11446733. S2CID 82076991.
- ↑ ITIS Report: Microparra. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 25a de Septembro 2014 .
- ↑ (January 2000) “Molecular phylogeny of jacanas and its implications for morphologic and biogeographic evolution”, The Auk 117 (1), p. 22–32. doi:10.1093/auk/117.1.22.
- ↑ BirdLife International (2017). "Microparra capensis". IUCN Red List of Threatened Species. 2017: e.T22693536A111720873. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-1.RLTS.T22693536A111720873.en. Alirita la 13an de Novembro 2021.
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lesser jacana - Speciteksto en The Atlas of Southern African Birds
- Lesser jacana - Birds of the World
- Lesser jacana IUCN - IUCN Red List
|