Saltu al enhavo

Malgranda kukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda kukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Coccycua
Specio: Malgranda kukolo, C. minuta
Coccycua minuta
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda kukolo, Coccycua minuta, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Tiu birdo estas loĝanta reproduktanto el nordokcidenta Panamo, Kolombio kaj el Trinidado suden ĝis Bolivio, Peruo kaj Brazilo.

La Malgranda kukolo troviĝas en manglejoj, marĉoj kaj arbustaraj arbaroj ĉe akvo. La ino demetas du blankajn ovojn en profunda pokalnesto en arbo aŭ bambuo.

Tiu ĉi specio estas ĉirkaŭ 27 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 40 g. Plenkreskulo estas ĉefe avelkolora, kun grizeca suba ventro, pli bruna vosto kaj blankaj pintoj en la vostoplumoj. La beko estas flava, mallonga kaj kurba; la irisoj estas ruĝaj. Nematuruloj estas malhelbrunaj kun nigra beko kaj sen blankaj pintoj.

La Malgranda kukolo faras akrajn alvokojn kiel ĉek kaj kak dum manĝoserĉado de insektoj en malaltaj branĉoj. Tiu ĉi estas timida specio kiu kutime kaŝas sin.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]