Malgranda niltavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda niltavo
Malgranda niltavo
Malgranda niltavo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Niltava
Specio: N. macgrigoriae
Niltava macgrigoriae
(Burton, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda niltavo (Niltava macgrigoriae) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Niltava kiu enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.

Estas tre simila specio al la Granda niltavo (Niltava grandis) krom la diferenco pri grando, tio estas birdo tre blua ĝenerale kun pli helgrizaj subaj partoj, malhelbrunaj flugiloj kaj nigraj vizaĝo kaj gorĝo. Estas tre rimarkindaj brilaj helbluaj areoj en krono, ŝultro, vosto kaj flanka kolumo. Ĉe tiu specio post la nigreca frunto, la krono aperas brile kaj multe pli helblua (preskaŭ blankeca) kaj same brilas la supra makzelo de la beko. Ankaŭ la aliaj helbluaj markoj en pugo kaj flanka kolumo aperas tre hele.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]