Malgranda palaco (Meiningen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malgranda palaco en Meiningen

La Malgranda palaco (germane: Kleines PalaisPrinzessinnen-Palais) en Meiningen/Germanujo estas historiisma konstruaĵo de la dukoj de Saksio-Meiningen el la 19a jarcento. Lia duka moŝto Bernardo la 2-a konstruigis ĝin ekde 1821 fare de la arkitekto Johann Andreas Schaubach kiel someran palacon.[1] Hodiaŭ ĝi estas juvelaĵo inter la vidindaĵoj de la tuta urbo.

Situo[redakti | redakti fonton]

La Malgranda palaco troviĝas je la komenco de la bulevardul Bernhardstraße en la centro urba en proksimeco de la historia urbokerno ĉe la rando de la belega Angla ĝardeno de Meiningen. La samtempe estiĝinta Granda palaco konstruitis ankaŭ de Schaubach malproksimege je la alia stratbordo. Kontraŭe staras la en 1798 starigita Hotelo Sächsischer Hof. Norde apudas la Strupp-vilao de la fama bankisto Gustav Strupp kaj pli sude staras la de Eduard Fritze konstruita domo Henneberger Haus.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Estas la palaco modelo de klasikisma konstruarto en Meiningen.[2] La duetaĝa konstruaĵo havas gablan portikon kun kvar kolonoj en ionika ordo kaj duonrondajn apogkolonojn ĉe la flankaj konstruaĵaj finoj. Supreetaĝe estas kupola salonego laŭ romia modelo kun trapeza plafono kaj duonrondaj ĉambroj kun antikvecimitanta stukfriso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La palaco konstruitis inter 1821 kaj 1823 fare de la arĥitektoj Johann Andreas Schaubach kaj Friedrich Weinbrenner sur la placo de la iama pordegbastiono. Domon tre similan (ankaŭ kun kupola salonego) konstruitis fare de dukino Louise Eleonore zu Hohenlohe-Langenburg jam en 1804/05 sub la nomo Palais Weimar en la nuna urbo Bad Liebenstein.[3] Servis la Malgranda palaco kiel somera domego por la majninga duko Bernardo la 2-a kaj ekde ties edzinigo de Marie von Hessen-Kassel (1804–1888) kiel komuna loĝejo de la paro. Post la translokiĝo de la duka familio en 1863 en la Grandan palacon la malgranda utiliĝis diverse. I.a. loĝis tie ĉi la princidinoj de la duka dinastio kaj Johannes Brahms dum siaj restadoj en Meiningen. Ankaŭ post 1918 ĝi restis ĝis 1946 en la posedo de la nobeloj. En 1923 faritis alikonstruiĝo sub la gvido de Karl Behlert je banko. Dum la Dua mondmilito ne estis iuj damaĝoj. En julio 1945 insatlis surloke la sovetaj okupantoj komandejon por la majninga regione tie ĉi. Post ties formoviĝo ĝi estis inter 1967 kaj 1991 infanĝardeno. La konstruaĵo restaŭritis profunde laŭ komisio de Dresdner Bank ekde 1991. Ekde 1993 ekfunkciis la konstruaĵo banke. Ekde 2010 ĝi estas filio de Commerzbank estante en la servoj de ĉ. 9500 klinteoj. Alia restaŭrado finiĝis en 2012.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfred Erck (Hrsg.): Meiningen. Lexikon zur Stadtgeschichte. Bielsteinverlag, Meiningen 2008, ISBN 978-3-9809504-4-2.
  • Ingrid Reißland: Das Kleine Palais – ein Kleinod klassizistischer Baukunst in Meiningen. Dresdner Bank – Filiale Meiningen, Meiningen 1993.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. FW Meininger Tageblatt, 15.6.2012
  2. Ingrid Reißland: Das Kleine Palais – ein Kleinod klassizistischer Baukunst in Meiningen. Dresdner Bank – Filiale Meiningen (eld.), Meiningen 1993
  3. http://heimatfreundebali.jimdo.com/heimatgeschichte/villen/palais-weimar/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.57111111111110.415555555556