Malgranda verda kolombo
Aspekto
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Treron olax (Temminck, 1823) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Malgranda verda kolombo (Treron olax) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Treron de verdaj kolomboj, kiu estas disvastigata tra Azio kaj Afriko.
Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Singapuro, kaj Tajlando. Ilia naturaj vivmedioj estas subtropikaj kaj tropikaj arbaroj de malaltaj teroj.
Ĝi estas pli malgranda ol aliaj specioj de la genro Treron. Tiu ĉi kolombo estas ĉirkaŭ 21–22 cm longa kaj estas sekse dimorfa, ĉar maskloj havas oranĝkoloran kolmakulon, kiu flaviĝas malsupre, kaj kaŝtanbrunan dorson, kiuj forestas ĉe inoj, kiuj estas plejparte olivecverdaj supre kaj flavaj malsupre. Kiel aliaj verdaj kolomboj, ili estas fruktomanĝantoj kaj troviĝas en arbaraj vivejoj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Robinson, Herbert C. (1906). “A synopsis of the birds at present known to inhabit the Malay Peninsula south of the Isthmus of Kra”, Journal of the Federated Malay States Museums 1, p. 45–57.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


