Berberis microphylla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malgrandfolia berberiso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berberis microphylla
Berberiso buxifolia, en la nacia parko „Tierra del Fuego“, Argentino
Berberiso buxifolia, en la nacia parko „Tierra del Fuego“, Argentino
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Ranunkulaloj “ Ranunculales “
Familio: Berberisacoj Berberidaceae
Genro: Berberiso Berberis
Specio: Berberis microphylla Berberiso buksfolia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
floraro de buksfolia berberiso

La buksfolia berberisomalgrandfolia berberisolatine (Berberis microphylla, sin.: Berberis buxifolia Jean Baptiste de Monnet de Lamarck (LAM.) ex Jean Louis Marie Poiret (POIR.) estas arbusto kun folioj, kiuj similas al bukssimilaj folioj. Ĝi apartenas al la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). La planta specio estis priskribita 1787 fare de Johann Georg Adam Forster.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĉiamverda arbusto kreskas ĝis alteco de 3 m. Junaj branĉoj estas kovritaj de fajnaj haroj, pli aĝaj estas kalvaj. La arboŝelo de la branĉoj estas helbruna, flava aŭ griza kaj havas multajn nigrajn punktojn kaj laŭlongajn nigrajn fendojn. La planto havas multajn folidornojn, kiuj estas tripartaj kaj 3 ĝis 45 mm longaj.

La ledaj bukssimilaj folioj estas ovoformaj ĝis ovoforme lancetaj, malofte eliptaj kaj oblongaj; ili longas 6 ĝis 40 mm longaj kaj larĝas 2 ĝis 14 mm. La folio havas 1,5 ĝis 5 mm longan tigeton kaj dornajn dentetojn.

La planto havas unuoblan floron (malofte floraro el ĝis 3 floroj umbelo). La flortigetoj longas 5 ĝis 24 mm. La floroj estas flavaj ĝis oranĝflavaj. La globformaj nigre bluaj beroj havas perimetron de 7 ĝis 11 mm, kaj 1 ĝis 10 nigrajn ĝis brunajn semojn.

La buksfolia berberiso floras en la sudo de Sudameriko de aŭgusto ĝis marto kaj fruktas ĉefe de decembro ĝis marto.

La kromosomonombro estas 2n = 56, malofte .

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La buksfolia berberiso estas disvastigita de la regiono Libertador General Bernardo O'Higgins en centra Ĉilio en alteco de 2500 super marnivelo ĝis Fajrolando en la sudo de Argentino kaj Ĉilio. La planto estas simbolo por Patagonio.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La buksfolia berberiso estas kultivataj pro ties fruktoj. El la fruktoj oni povas fari konfitaĵon. La arbusto ankaŭ povas esti uzata kiel ornama ĝardenplanto kaj bonsajo. El la ligno oni faras ruĝan koloraĵon.

Kulturvarioj[redakti | redakti fonton]

  • Berberis buxifolia 'Nana' (sin.: Berberis dulcis Sweet var. nanaCARR.): tiu kulturvario estas kultivata ekde 1867. La pejzaĝistoj uzas tiun kultivaron kiel grundkovrantola planto malrapide kreskas kaj fariĝas nur ĝis 0,5 m alta kaj ĝis 0,8 m larĝa; ili preskaŭ ne havas dornojn kaj nur malofte floras.
  • la hibrido Berberis × antoniana AHRENDT (B. buxifolia × B. darwinii) estis bredita en Nordirlando; Ĝi kreskas kiel malgranda kompakta arbusto.
  • natura hibrido kun Berberis valdiviana kaj Berberis trigona estas konata.

Sinonimoj[redakti | redakti fonton]

Berberis microphylla estas tre varia specio. Tial ekzistas multaj sinonimoj. La plej ofta sinonimo estas Berberis buxifolia. Tiu ĉi nomo estis priskribita 1792 fare de Jean Baptiste de Monnet de Lamarck, kvin jarojn post la priskribo fare de Johann Georg Adam Forster kiel Berberis microphylla, tial oni devas preferi tiun nomon.

  • Berberis inermis Christian Hendrik Persoon (PERS.)
  • Berberis heterophylla Antoine Laurent de Jussieu (Juss.) ex Jean Louis Marie Poiret (POIR.)
  • Berberis cuneata Augustin Pyrame de Candolle (DC.)
  • Berberis dulcis [[Robert Sweet (SWEET.)
  • Berberis marginata Claude Gay (GAY)
  • Berberis buxifolia var. spinosissima Karl Friedrich Reiche (REICHE)
  • Berberis spinosissima (Reiche) Leslie Walter Allan Ahrendt (AHRENDT)
  • Berberis heterophylla var. pluriflora REICHE
  • Berberis buxifolia var. gracilior Nicholas Mikhailovic Albov (ALBOV)
  • Berberis buxifolia var. papillosa Camillo Karl Schneider (C.K.SCHNEID.)
  • Berberis buxifolia var. nuda C.K.SCHNEID.
  • Berberis buxifolia var. antarctica C.K.SCHNEID.
  • Berberis antucoana C.K.SCHNEID.
  • Berberis buxifolia var. antucoana (C.K.SCHNEID.) Maria Cristina Orsi (ORSI)
  • Berberis parodii Maria Manuela Job de Francis (JOB)
  • Berberis michay JOB
  • Berberis barilochensis JOB

Retligoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Leslie R. Landrum: Revision of Berberis (Berberidaceae) in Chile and Adjacent Southern Argentina. In: Annals of the Missouri Botanical Garden. 86, Nr. 4, 1999
  • Jost Fitschen: Gehölzflora, Bearb. von Franz H. Meyer, 11. erw. und korrigierte Auflage, Wiebelsheim, Quelle und Meyer, 2002, ISBN 3-494-01268-7
  • Robert Zander: Zander. Handwörterbuch der Pflanzennamen. Hrsg. von Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold. 16. Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-5080-8.
  • The Hillier Bäume & Sträucher, hrsg. von John Kelly und John Hillier, 1. Aufl., Braunschweig, Thalacker-Medien, 1997, ISBN 3-87815-086-5