Malgrandkvartala placo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malgrandkvartala Placo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Prague 07-2016 View from Lesser Town Nicholas Church img4.jpg

Malgrandkvartala placo (Malostranské náměstí). La dominanto de la placo kaj de la urbocentro estas la preĝejo de Sta Nikolao, kreita en la jaroj 1704-1711 de Kristian Dientzenhofer. La portalo estis finkonstruita en 1713, la sacerdotejo en la jaroj 1737-1752, laŭ planoj de K. I. Dientzenhofer, la turo (1755) laŭ projekto de A. Luragho; super la navo oni vidas belegajn freskojn de J. L. Kracker, kaj granda fresko de F. X. Balko troviĝas en la kupolo. Nordflanke aliĝas al la preĝejo la iama jezuita kolegio, konstruita en la dua duono de la 17-a jarcento laŭ planoj de D. Orsi. La preĝejo de Sta Nikolao kun la aliĝintaj konstruaĵoj dividas la Malgrandurban placon en du partojn, la supran kaj la malsupran. En la supra troviĝas pestkolono (1715), kies skulptaĵoj devenas de J. O. Mayer kaj F. Geiger; aŭtoro de la ĝenerala projekto estis elstara baroka arkitekto de Prago J. Bapt. Alliprandi. - Sur la norda flanko estas 'novrenesanca domo Ĉe la Nigra Aglo' (U černého orla), konstruita de arkitekto J. Rixy kaj ornamita per sgrafitoj de Mikoláš Aleš, kaj la estinta jezuita gimnazio. Je la okcidenta flanko estas 'la Liechtenstein-palaco', el la jaro 1791. En la angulo de l' placo staras 'la Hartig-palaco', trapaseja domo, barokstila konstruaĵo el la unua kvarono de la 18-a jarcento. Je la suda flanko konserviĝis ĉe kelkaj domoj gotikaj arkadoj. En la malsupra parto de la placo troviĝas notinda ejo de ia iama 'Malgrandkvartala urbodomo', malfrurenesanca konstruaĵo, kiu akiris sian hodiaŭan aspekton en la jaroj 1617-1622, renovigita en 1822; en la arkadoj estas bela portalo (1660) kun skulpta ornamaĵo. Norde staras du precipe belaj domoj: la estinta 'Sternberg-palaco ricevis sian nuntempan aspekton fine de la 17-a jarcento per la alikonstruo de du domoj; kaj la najbara domo 'U Montágů', la tiama palaco de la nobelfamilio Smiřický, malfrurenesanca konstruaĵo el la komenco de la 17-a jarcento. La fasadon oni aranĝis en la sesdekaj jaroj de la 18-a jarcento. En tiu ĉi domo okazis la fatala decido de la ĉeĥa nobelaro, kondukinta ĝis la ribelo kontraŭ Ferdinando la 2-a kaj la Tridekjara milito.

La 23-an de majo de 1618. -- La ĉefurbo de la regno bolas per indigno pro la atenco de la imperiestra akto de Rudolfo la 2-a kaj pro la obstina agado de la katolika hierarkio, kiu ordonis detrui kaj fermi la protestantajn preĝejojn en orienta Bohemio. En la palaco de Smiřický de Smiřice sur la Malgrandurba placo renkontiĝis la ĉeĥaj nobeloj por interkonsulti, kiamaniere oni gardu la profanajn kaj religiajn rajtojn kaj liberecon. La bruon de kolera interparolado interrompis la voĉo de grafo Henriko Mateo de Thurn.
"Silentium, miaj sinjoroj-fratoj! Vi scias jam, ke la fideluloj de la vera Dia vorto devas suferi pro sia fido. Kaj kiam la nobelaro de tiu ĉi prosperanta regno turnas sin kun plendo al sia reĝo, tiam Lia Reĝa Moŝto rifuzas, obeante al konsilo de la reĝaj vicregentoj, la plendon kaj ilian kongreson malpermesas."
"Kaj nune", daŭrigis Thurn, "kiam la tempesto de kolero iom kvietiĝis, "la reĝaj vicregentoj eĉ ordonis, ke se la sinjoroj el la utrakvista nobelaro aperus en la Kastelo, ili ne estu enlasataj." Eksplodo de kolero tremigis la murojn post tiu sciigo. Per ununura mansigno restarigis Thurn denove la silenton.
"Miaj sinjoroj-fratoj! Ni deklaras, ke ambaŭ senhonoraj vicregentoj estas rompantoj de la paco kaj ribeluloj, kaj demandas nun, ĉu ankaŭ vi tiel opinias?"
"Ni konsentas!" ekmurmuris la kunveno uragane.
"Kaj kian punon meritas tiuj ambaŭ?" interrompis Thurn la koleran tempeston.
"El la fenestro tiujn ruzulojn!' kriis la dommastro Albrecht Johann Smiřický de Smiřice, svingante la spadon super sia kapo.
"El la fenestro! Laŭ la malnovĉeĥa maniero la perfidulojn!" kriis ĉiuj kaj eĥo de la voĉoj ne ĉesis, sed kreskis, returniĝis, fortiĝis, kiel ekpuŝoj de ondofrapado kontraŭ rokaro.
"Dictum est!" (latine: estas dirite.) Sovaĝe svingis Thurn per sia spado tra la aero, ĝis polvo kirliĝis.
"Al la Kastelo, miaj sinjoroj-fratoj, kaj tuj!" je lia signo la kunvenintoj malsuprenŝutiĝis de la ŝtuparo sur la placon, kaj ek, supren al la Kastelo. Kaj post unu horo la korpoj de ambaŭ vicregentoj kaj de ilia skribisto falis teren sub la kastelaj fenestroj. . . La Tridekjara milito komenciĝis.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.