Malhela melierakso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela melierakso

Malhela melierakso, plenkreskulo ĉe Ĉasrezervejo Kapama, Sudafriko
Malhela melierakso, plenkreskulo ĉe Ĉasrezervejo Kapama, Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Melierax
Specio: Malhela melierakso
Melierax metabates
(Heuglin, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Melierax metabates - MHNT

La Malhela melierakso (Melierax metabates) estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiuj povas inkludi ankaŭ multajn aliajn dumtagajn rabobirdojn kiaj milvoj, agloj kaj cirkuoj.

Tiu akcipitro reproduktiĝas en sub-Sahara Afriko, sed evitas pluvarbarojn de la Konga baseno. Estas malgranda kaj malpliiĝanta izolata populacio en Maroko, kaj ĝi loĝas ankaŭ en Saŭdarabio kaj Jemeno.

Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en tropika kaj subtropika savano. Ĝi konstruas neston el bastonetoj en arbo kie la ino demetas 1 al 2 ovojn. Ĝi manĝas varion de malgrandaj vertebruloj kaj grandaj insektoj.

La Malhela melierakso estas granda, longvosta akcipitro kun larĝaj flugiloj kaj enverguro de 105 cm. Ĝi estas ardezgriza supre, kape (iom pli nigreca ĉirkaŭ la okulareo) kaj en supra brusto kaj blanka kun ege fajna strieco sube el suba brusto al subvosto (la plej fajna inter melieraksoj). La vosto estas nigrablanka kaj dumfluge la flugiloj estas grizaj kun nigraj pintoj. La flugo estas rekta kaj mekanika. Estas ruĝaj la kruroj kaj la beko (kun nigra pinto kaj samruĝa suba brido).

Tiu specio ricevas ankaŭ la nomon de Kanta melierakso pro la kanto de la reprodukta sezono, kiu konsistas el kantaj flutaĵoj kaj fajfoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]