Saltu al enhavo

Malhelbeka papageto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhelbeka papageto
Ĉe Alta Floresta, Mato Grosso, Brazilo
Ĉe Alta Floresta, Mato Grosso, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Forpini
Genro: Forpus
Boie, F, 1858
Specio: Malhelbeka papageto, F. modestus
(Cabanis, 1849)
Forpus modestus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Psittacula sclateri
Forpus sclateri

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malhelbeka papageto (Forpus modestus) konata ankaŭ kiel Papageto de Sclater, estas specio de papageto en la familio Psittacidae. Ĝi estas la nomiga subspecio (F. m. modestus); krome estas alia subspecio: nome Forpus modestus sclateri.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]
Nomo Aspekto Teritorio
Malhelbeka papagetoPapageto de Sclater

(Forpus modestus modestus)

Tipe 12–12,5 centimetrojn longaj kaj pezas 30–35 gramojn. La korpo estas plejparte malhelverda ĝis flavecverda; la okuloj estas malhelbrunaj kaj la piedoj estas malhelgrizaj. La supra mandiblo estas malhelgriza dum la malsupra estas helpersikkolora. Malhelbekaj papagetoj estas sekse dimorfaj: maskloj havas bluviolkolorajn plumojn sur sia malsupra dorso, pugo, primaraj kaj sekundaraj kovriloj, primaraj kaj sekundaraj plumoj, kaj subflugilaj kovriloj. Inoj ne havas bluajn markojn kaj havas pli brile flavecverdajn frunton, antaŭkronon kaj vangojn. Kiel ĉiuj papagoj, malhelbekaj papagetoj montras zigodaktilecon: du piedfingroj frontas antaŭen kaj du piedfingroj frontas malantaŭen.[1] Junuloj aspektas kiel plenkreskuloj, kun pli obtuzaj koloroj. Maskloj havas verdajn plumojn mikse kun siaj bluaj markoj.[2] el Belém, Pará, norda Brazilo, okcidente ĝis sudorienta Kolombio, suden ĝis orienta Peruo, okcidenta Brazilo, kaj norda Bolivio[1]
F. m. sclateri Kompare kun la nomiga subspecio, maskloj estas pli palverdaj kaj havas pli palbluajn makulojn. Ankaŭ inoj estas pli palaj, precipe ĉe la brusto.[1] Franca Gujano, okcidenta Gujano, orienta kaj suda Venezuelo, kaj norda Brazilo ĝis orienta Kolombio[1]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La malhelbeka papageto troviĝas en la Amazona Pluvarbaro en Sudameriko, kie ĝi estas surloke sufiĉe ofta; ĝi ankaŭ troviĝas en Andoj kaj la amazoniaj montetoj, la fluejo de la Amazona rivero, kaj la insulo Marajo.

Malhelbekaj papagetoj preferas randojn kaj maldensejojn de tropikaj pluvarbaroj, riverbordajn zonojn, duarangajn vivejojn kaj savanojn. Ili ŝajne preferas laŭsezone inundiĝantajn arbarojn.[3] Ili ne troviĝas je altitudoj pli altaj ol 1 000 metroj super marnivelo.[1]

Malhelbekaj papagetoj manĝantaj grupe

Konservado

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la IUCN Ruĝa Listo, malhelbekaj papagetoj estas specio Malplej Zorgiga.[4] Ilia populacigrando estas nekonata, sed oni supozas, ke ĝi estas stabila.

Malkiel multaj membroj de la genro Forpus, ili ne estas kaptitaj por la internacia papagkomerco, kaj ili estas relative nedamaĝitaj pro senarbarigo. Estas multaj protektitaj areoj tra sia teritorio.

Malhelbekaj papagetoj kutime troviĝas en aroj de ĝis 100 birdoj ekster sia reprodukta sezono; alie, ili videblas plejparte en paroj.[2] Ili estas tre sociemaj kaj okulfrapaj en sia vivejo. Vokoj estas altaj notoj aŭ mallaŭtaj siblaj sonoj, faritaj dum flugo aŭ ripozado.[1]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Forpus modestus fare de Keulemans, 1891

Malhelbekaj papagetoj tipe reproduktiĝas dum julio. La grandeco de la ovodemetado estas nekonata, sed la ovoj estas malgrandaj, blankaj kaj proksimume sferaj. Ili nestas en arbaj kavaĵoj aŭ similaj strukturoj.[1]

La dieto de la Malhelbekaj papagetoj konsistas el proksimume 10% da semoj, burĝonoj kaj floroj, kaj 90% da beroj kaj fruktoj.[1][5] Ankaŭ herbo estas foje manĝata. Oni observis ankaŭ, ke Malhelbekaj papagetoj manĝas argilon kiel ĉefan fonton de mineraloj.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La malbrufbeka papageto iam estis priskribita per la nomo Forpus sclateri fare de Jean Cabanis en 1849, sed poste reasignita al la genro Psittacula kiel Psittacula modesta fare de George Robert Gray en 1859. Tamen, ĉar la nomo modesta estis asignita al almenaŭ du proksime rilataj birdoj de la genro Psittacula, la malhelbeka papageto estis reŝanĝita al F. sclateri. Ekde 2006, la duvorta nomo por la malhelbeka papageto estas Forpus modestus, kaj F. m. sclateri estas subspecio.[6]

Oni sugestis, ke la malhelbeka papageto estas baza kompare al ĉiuj aliaj specioj de la genro Forpus, bazite sur diversiĝo kaj speciiĝaj indicoj kaj padronoj.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Dusky-billed Parrotlet (Forpus modestus) | Parrot Encyclopedia. Alirita 2019-03-18 .
  2. 2,0 2,1 2,2 Dusky-billed Parrotlets aka Sclater's Parrotlets | Beauty of Birds. Alirita 2019-04-05 .
  3. Dusky-billed Parrotlet - Introduction | Neotropical Birds Online. Alirita 2019-03-18 .
  4. BirdLife International (2016). "Forpus modestus". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22685940A93093262. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685940A93093262.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
  5. (15a de Julio 2018) “Diet of Neotropical parrots is independent of phylogeny but correlates with body size and geographical range”, Ibis 160 (4), p. 742–754. doi:10.1111/ibi.12630. 
  6. (27 January 2006) “Mandatory changes to the scientific names of three Neotropical birds”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 126, p. 242. 
  7. (28a de Novembro 2012) “Identifying biases at different spatial and temporal scales of diversification: a case study in the Neotropical parrotlet genus Forpus”, Molecular Ecology 22 (2), p. 483–494. doi:10.1111/mec.12118. 2073545. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]