Saltu al enhavo

Malhelbruna ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhelbruna ŝterno

En Nacia Parko Rifo Tubbataha, Filipinoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Ŝternenoj Sterninae
Genro: Anous
Specio: Malhelbruna ŝterno A. minutus
Boie, F, 1844
Anous minutus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malhelbruna ŝterno, Anous minutus estas marbirdo de la familio de Laredoj kaj subfamilio de Ŝternenoj. Ĝi multe similaspektas kun la Bruna ŝterno, Anous stolidus, sed ĝi estas pli malgranda, kun pli malhela plumaro kaj pli blanka krono (pro tio ankaŭ la nomo Blankkapa ŝterno taŭgus por tiu ĉi specio), pli longa rekta beko kaj mallonga vosto.

Tiu ĉi ŝterno estas preskaŭ entute tre malhelbruna, preskaŭ nigra, kio igus la specion taŭga por la nomo Nigra ŝterno, se ĝi ne estus jam uzata por la Nigra ŝterno, Chlidonias niger. La flugilpintoj estas eĉ pli malhelaj, do nigraj de malproksime. Krome estas blanka krono kiel kasko, pli hela ĉefrunte kaj bone limigita inter beko kaj okulo kaj poste nuance miksita ĉe la nuko kaj sen tiom precizaj limoj. La beko estas tre longa (pli ol la kapo), fortika kaj maldika. La blanka frunto ne estas tiom blanka ĉe junuloj. Ankaŭ la kruroj estas malhelbrunaj kaj tutretaj.

La nestoj de tiuj birdoj konsistas en platformo, ofte kreita el arbobranĉoj, sekaj folioj kaj birdorestaĵoj. La ino demetas nur unu ovon ĉiun sezonon kaj nestoj estas reuzotaj venontjare.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

La Malhelbruna ŝterno havas tutmondan distribuadon en tropikaj kaj subtropikaj maroj, en medio de kolonio de marbirdoj tra la tuta Pacifiko, ekzemple en nordorienta Aŭstralio, Novgvineo kaj proksima pacifika regiono, kaj pli disigitaj tra la Karibo (el Florido ĝis Jukatano), centra Atlantiko (inter Brazilo kaj la golfo de Gvineo) kaj en la nordorienta Hinda Oceano (Indonezio). Ili povas malproksimiĝi enmaren el la reprodukta kolonio eĉ ĝis 80 km. Birdoj revenas al siaj kolonioj, aŭ al aliaj insuloj, por ripozi nokte.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Estas sep listitaj subspecioj, nome la jenaj:

  • A. m. worcesteri (McGregor, 1911)
  • A. m. minutus (Boie, 1844)
  • A. m. marcusi (Bryan, 1903)
  • A. m. melanogenys (Gray, 1846)
  • A. m. diamesus (Heller kaj Snodgrass, 1901)
  • A. m. americanus (Mathews, 1912)
  • A. m. atlanticus (Mathews, 1912)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • BirdLife International (2004). Anous minutus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata
  • Guager, V.H. (1999) Black Noddy Anous minutus, in The Birds of North America, No412 (Poole, A. kaj Gill, F. eld) The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, kaj The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]