Malhelbrusta kukolo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Coccyzus rufigularis (Hartlaub, 1852, 1788) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Hyetornis rufigularis[1] | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malhelbrusta kukolo, Coccyzus rufigularis, laŭ kio ankaŭ ruĝgorĝa kukolo, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, kaj la centropojn. Ĝi estas endemia de la insulo Hispaniolo kaj loĝas en Dominika Respubliko kaj eble ĝi formortiĝis el Haitio.[2][3][4]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Malhelbrusta kukolo iam estis lokita en la genron Piaya, kiu poste estis kunfandita kun Hyetornis. Tiu genro poste estis kunfandita kun la nuna Coccyzus.[1] La specio estas monotipa.[2]
Ĝi estas surloke konata kiel "cúa" en hispana kaj "tako kabrit" en Haitia kreola lingvo.[5]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Malhelbrusta kukolo estas 46 ĝis 51 cm longa, ĉirkaŭ duono de kiu estas la vosto. Unu maskla specimeno pezis 128 g. La beko de la specio estas fortika kaj kurba, kun nigra supra makzelo kaj flava mandiblo. Maskloj kaj inoj havas la saman plumaron. Plenkreskuloj havas grizajn suprajn partojn kun kaŝtankoloraj unuarangaj flugiloj, grizan vizaĝon, malhelkaŝtankolorajn mentonon kaj bruston, palan ruĝecbrunan ventron kaj grizajn subvostajn kovrilojn. Ilia vosto estas nigra kun grandaj blankaj pintoj. Junuloj ŝajne diferencas de plenkreskuloj nur per tio, ke ili havas pli mallarĝajn vostoplumojn.[5]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Malhelbrusta kukolo historie vaste loĝis kaj en la Dominika Respubliko kaj en Haitio. Ĝis 2020, ĝi eble estis formortinta el ĉeftera Haitio kaj sendube el la insulo Gonavo, kaj oni scias, ke ĝi nestas nur en du areoj de la Dominika Respubliko. Unu estas sur la norda deklivo de la montaro Sierra de Bahoruco en la provinco Independencia, kie ĝi ĉeestas en du protektitaj areoj. La alia estas en la Nacia Parko Nalga de Maco sur la pli malalta suda deklivo de la Centra Montaro. Lokaj raportoj, vidaj registroj kaj fotoj de aliaj lokoj ekde 2005 sugestas, ke la specio ĉeestas ekster tiuj du areoj, kaj "estas probable, ke malgrandaj reproduktaj populacioj restas ĉe tiuj lokoj."[4]
La Malhelbrusta kukolo loĝas en malaltaj teroj kaj antaŭmontetoj ĝis almenaŭ 900 m. Ĝi troviĝas en pluraj arbartipoj, sed plejparte en la mallarĝa transira zono inter sekaj kaj humidaj areoj.[5]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La Malhelbrusta kukolo ne estas migranta.[5]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La Malhelbrusta kukolo havas varian dieton, kiu inkluzivas plenkreskajn insektojn, raŭpojn, larvojn, lacertojn kaj musojn. Junaj birdoj estas plejparte nutrataj per cikadoj. Ĝi manĝoserĉas plejparte de la arbaro meze de la arbo ĝis la kanopeo, saltante inter branĉoj.[5]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta fenologio de la Malhelbrusta kukolo estas preskaŭ nekonata. Ĝia reprodukta sezono estas de februaro ĝis la komenco de la pluvsezono en junio. Ĝi konstruas lozan platforman neston el branĉetoj en arbo. Ĝi kutime metas la neston 3 ĝis 6 m super la grundo kaj kaŝita en densa foliaro aŭ bromeliacoj. La ovodemetado estas de du aŭ tri ovoj.[5]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]La plej distinga voĉ de la Malhelbrusta kukolo estas "forta kua, ofte sekvata de akcelanta u-ak-u-ak-ak-ak-ak-ak-ak-ak ak-ak." La unua noto donas al la specio ĝian onomatopean lokan nomon en Dominika Respubliko. Ĝi ankaŭ "blekas kiel ŝafido" kaj faras "gorĝan korvosimilan krion, priskribitan kiel 'ú-vak-ú-vak-ú-vak-'."[5]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la Malhelbrustan kukolon kiel Endanĝerigitan. Ĝia populacio draste malpliiĝis ekde 1900 al la takso de 300 ĝis 2900 maturaj individuoj en 2020, kaj oni kredas, ke la malpliiĝo daŭras. Ĝi troviĝas en kvar protektitaj areoj, sed estas malofta en ĉiuj. La ŝrumpiĝo de ĝia teritorio kaj populacio estas atribuitaj al senarbarigo por agrikulturo kaj lignokarba produktado, degenero de vivejo per paŝtado, ĉasado por vivtenado, kaj eble agrokemia uzo. Oni atendas, ke klimata ŝanĝo ŝanĝos la humidajn reĝimojn de la areoj, kaj oni kredas, ke kaj naturaj kaj homkaŭzitaj incendioj estos pli probablaj en la estonteco.[4] "Detala esploro de la specio estas necesa tra ĝia tuta teritorio."[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Check-list of North and Middle American Birds. American Ornithological Society (August 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ 2,0 2,1 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse (August 2022). Alirita 8a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World kaj BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ 4,0 4,1 4,2 BirdLife International (2020). “Bay-breasted Cuckoo Coccyzus rufigularis”, IUCN Red List of Threatened Species 2020. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22684360A179292364.en. Alirita 25a de Septembro 2022..
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 Payne, R. B. kaj E. de Juana (2020). Bay-breasted Cuckoo (Coccyzus rufigularis), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [2] Alirita en 26a de Septembro, 2022
- Handbook of the Birds of the World Vol 4, Josep del Hoyo eldonisto, ISBN 84-87334-22-9
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
- Raffaele, Herbert; Wiley, James; Garrido, Orlando; Keith, Allan; Raffaele, Janis (2003). Birds of the West Indies. London: Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-5419-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



