Malhelpuga karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhelpuga karpodako
Malhelpuga karpodako
Malhelpuga karpodako

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. edwardsii'
Carpodacus edwardsii
(Verreaux, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malhelpuga karpodako (Carpodacus edwardsii) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi estas ankoraŭ sub dubinda pristudo. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

masklo kaj ino

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj arbustaroj.

Tiu specio estas iel simila al la Vinkarpodako, tio estas, montras helrozajn gorĝareon kaj superokulan strion al la kolflankoj, tiu inter brunaj krono kaj vango. Sed klara diferencilo estas ke tiu specio estas multe pli malhela kaj malhelbruna ol aliaj karpodakoj. Kvankam ja estas rozkoloraj nuancoj en dorso kaj subaj partoj, la ĝenerala koloro estas malhelbruna. Krome estas ankaŭ klara seksa duformismo, nome la ino estas tute bruna kaj ĉe ŝi la markoj, kiuj estas helrozaj ĉe la masklo, estas flavecaj, nome la superokula strio kaj iome ĉe la gorĝareo. La kruroj kaj beko estas grizecaj, kaj tiu lasta mallonga kaj dika kiel ĉe aliaj karpodakoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]