Malhelrufa buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhelrufa buteo
Malhelrufa buteo
Malhelrufa buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. rufofuscus
Buteo rufofuscus
(Forster, 1798)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malhelrufa buteoŜakalbuteo (Buteo rufofuscus) estas afrika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj.

La taksonomio de tiu afrotropisa specio estas konfuza, kaj kelkaj taksonomiistoj konsideras tiun specion, kun la Arĉera buteo kaj la Aŭgurbuteo kiel la sama superspecio. Multaj taksonomiistoj konsideras ilin distingaj, ĉar havas diferencajn alvokojn, diferencajn hejmajn teritoriojn kaj variaĵojn laŭ plumaro. Tiu estas specio de montoj, kaj apudaj savanoj kaj herbejoj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj kaj nemigrantaj tra sia teritorio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 45–55 cm longa. Plenkreskulo de sudafrika Malhelrufa buteo havas rimarkindan plumaron. Ĝi estas preskaŭ nigra supre kun ruĝeca vosto. La unuarangaj flugilplumoj estas nigrecaj kaj la duarangaj blankecaj, ambaŭ striecaj je nigra. Sub mentono kaj ĉirkaŭ la gorĝareo estas ĉefe helbruna, kaj la resto de la subaj partoj kaj subflugilaj kovriloj estas tre ruĝecaj. La flugilplumoj vidataj el sube estas blankaj, kun nigraj pintoj kiuj formas malhelan bordon.

Junulo de Malhelrufa buteo estas ĉefe malhelbruna supre kaj ruĝecbruna sube kaj en vosto.

La Malhelrufa buteo havas alvokon kia ŭiiah ka-ka-ka kiel tiu de Nigradorsa ŝakalo, kaj de tie la alternativa nomo. Ĝi estas simila ankaŭ al alvoko de la amerika Ruĝvosta buteo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Paroj havas bruemajn aerajn memmontrojn, inklude for de la reprodukta sezono. La granda (ĝis 1 m larĝa) nesto el bastoneteroj konstruita en arbo aŭ rokejo, estas ofte reuzata kaj pligrandigata dum sinsekvaj sezonoj. La ino demetas du kremokolorajn bluecblankajn ovojn kaj kovas ili sola, kvankam manĝo estas alportata al ŝi al la nesto fare de la masklo.

Eloviĝo okazas post ĉ. 40 tagoj, kaj post pluaj 56–60 tagoj okazas komenco de elflugo. Post 70 tagoj la idoj iĝas sendependaj (elnestiĝo), sed junuloj povas esti vidataj kun la paro de plenkreskuloj dum iome da tempo.

La dieto de la Malhelrufa buteo estas ĉefe malgrandaj grundomamuloj, sed ili povas manĝi ankaŭ serpentojn, lacertojn, malgrandajn grundobirdojn, insektojn kaj kadavraĵojn. Tipe tiu rabobirdo falas sur sia predo el ripozejo aŭ flugohalto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead kaj Burton, Raptors of the World ISBN 0-7136-8026-1
  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]