Mali Ĵam

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mali Ĵam, serbe Мали Жам, slave Mali Žam, rumane Jamu Mic, germane hungare Kiszsám [kiŝĵam] estas malgranda vilaĝo en Serbio en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato en municipo de Versec. Mali, mic kaj kis signifas: malgranda. Paro de tiu ĉi vilaĝo Jamu Mare situas en Rumanio.

Mali Ĵam situas en la mapo en la verda municipo
Municipo de Versec
Rumana ortodoksa preĝejo en Mali Ĵam

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Mali Ĵam situas sur ebenaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1372 laŭ tiama hungara ortografio "Cham". En 1821 incendio okazis. Ĝis Traktato de Trianon Kiszsám apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Mali Ĵam 379 homoj, (229 rumanoj (60 %), 108 serboj (29 %), 14 jugoslavianoj, 13 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]