Mali (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo de Mali en Gvineo

Mali estas urbo en norda parto de Gvineo, en la montaro Fouta–Djallon, 1400 m super la marnivelo. Ĝi estas komerca centro de la regiono (bovo, rizo, mili, oranĝo, arakido). La urbon kaj la proksiman cement-fabrikon provizas per energio la akvocentralo, konstruita 29 km sud-sudokcidente de mali, sur alflua rivero Koumba (Tantoun). La urbon apudas montara regiono, kie vivas muslimaj fulanikoj kaj dialonkoj.

Ĝi estas administra centro de distrikto Mali.