Malica okulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protekto kontraŭ la Malica okulo
Vendataj talismanoj por protektado kontraŭ malica okulo.

Malica okulo laŭ superstiĉa popola kredo estas la kapablo kaŭzi malbonon al iu nur per ekrigardo. La tialo povus esti envio, ĵaluzo aŭ eĉ simpla malico.

Tiu kredo estas disvastigita inter multaj popoloj kaj jam troviĝas en la kristana Biblio, ekzemple en la evangelio laŭ Marko 7:22. Eĉ en pli antaŭaj civilizoj, kiaj tiuj de Sumero, Babilono kaj Asirio. Same en Korano aperas aludoj en (68,51) pri dormigopovo kaj en (103,5) pri envio.

En la Mezepoko sorĉistinoj estis akuzataj pro tiaj agadoj: kompreneble ĉar temas pri nura rigardo, ne necesis evidentigajn pruvojn.

Ĉefe geinfanoj kaj bestoj estis facilaj viktimoj de tiu afero. Tiele ne estus konsilinde averti pri mirinda beleco de geinfanoj, ĉar tio povus allogi la malican okulon.

Kiel rimedo tre ofte oni uzas imagojn de okuloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(pri Meksiko)

  • Montoya Briones, José de Jesús (1964). Atla: etnografía de un pueblo náhuatl. México: Instituto Nacional de Antropología e Historia.
  • Maurer, Eugenio (1984). Los tseltales. México: Centro de Estudios Educativos AC.
  • Münch, Guido (1983). Etnología del Istmo Veracruzano. México: UNAM/Instituto de Investigaciones Antropológicas.
  • Olavarrieta, Marcela (1990). Magia en los tŭtlas, Veracruz. México: INI/CNCA.
  • Tranfo, Luigi (1990). Vida y magia en un pueblo otomí del Mezquital. México: INI/CNCA.
  • Trejo Silva, Marcia (2009). Fantasmario mexicano. México: Trillas. ISBN 9786071700698
  • Villa Rojas, Alfonso (1987). Los elegidos de Dios. Etnografía de los mayas de Quintana Roo. México: Instituto Nacional Indigenista. Serie de Antropología Social. Colección INI número 56.