Malietoa Tanumafili la 2-a
| Malietoa Tanumafili la 2-a | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Susuga Malietoa Tanumafili II | |||||
| Naskiĝo | 4-an de januaro 1913 en Samoo | ||||
| Morto | 11-an de majo 2007 (94-jaraĝa) en Apio | ||||
| Tombo | Upolu (en) | ||||
| Religio | Bahaa Kredo vd | ||||
| Ŝtataneco | Samoo | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Malietoa vd | ||||
| Patro | Malietoa Tanumafili la 1-a | ||||
| Infanoj | Papalii Laupepa (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Malietoa Tanumafili la 2-a GCMG, DCNZM, CBE (la 4-an de januaro 1913 - la 11-an de majo 2007) estis unu el la plej gravaj ĉefoj kaj ŝtatestro (O le Ao o le Malo) de Samoo. Li devenis de la kvar reĝaj familioj de Samoo ( Aiga Tupu) kaj tenis unu el la plej gravaj titoloj: Malietoa.
En 1940, li estis nomumita konsilisto al la Guberniestro de Nov-Zelando en Samoo. Li laboris por la sendependeco de la lando.
Kiam Samoo sendependiĝis de Nov-Zelando, li estris la landon ekde sendependeco kune kun tama-a-'aiga Tupua Tamasese Meaʻole de la 1-a de januaro 1962, sed post lia morto, la 5-a de aprilo 1963, Tanumafili fariĝis la sola ŝtatestro.
Tanumafili estis elektita porvive kaj estas foje nomata "reĝo", sed ankaŭ "ceremonia prezidanto". La O le Ao Mamalu o le Malo, kiu estas la titolo de la ŝtatestro, estas elektita de la parlamento de la lando kaj post la morto de Tanumafili la oficperiodo estas kvin jaroj kun la ebleco servi ĝis du oficperiodojn. Samoo hodiaŭ estas konsiderata parlamenta respubliko prefere ol monarkio.
Je sia morto, li estis la plej maljuna reganto en la mondo. [1] Li estis unu el la plej famaj sekvantoj de la Bahaa Kredo en la mondo, kiun li antaŭenigis en sia lando
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Samoa's King Malietoa Tanumafili II, 94", The Honolulu Advertiser, 13 May 2007.

