Malikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malikismo (arabe مالكي) estas unu el la kvar fikhoj aŭ jurskoloj kiuj ekzistas en la sunaisma islamo. Ĝi regas ĉefe en Magrebo kaj estas sekvata de ĉ. 15% el ĉiuj islamanoj. Ĝi estis fondita de Malik ibn Anas, la Imamo en Medino, gvidanto de la islama komunumo.

La malika jurisprudenco diferenciĝas de la aliaj tri skoloj pro la fontoj kiujn ĝi uzas. La kvar skoloj komune baziĝas sur la Korano, sunao kaj la interkonsento de la fakuloj kaj la analogioj, tamen la malikoj ankaŭ uzas la praktikojn de la loĝantoj de Medino kiel fontoj de la jurisprudenco. Ĝi estas sufiĉe fleksebla kaj la normoj estas farataj laŭ la specifaĵoj de ĉiu lando.