Pereruela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malillos)
Pereruela
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49280
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 506  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 5° 53′ U (mapo)41.415918-5.8773739Koordinatoj: 41° 25′ N, 5° 53′ U (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 160,69 km² (16 069 ha) [+]
Pereruela (Provinco Zamoro)
Pereruela (Provinco Zamoro)
DEC
Pereruela
Pereruela
Situo de Pereruela
Pereruela (Hispanio)
Pereruela (Hispanio)
DEC
Pereruela
Pereruela
Situo de Pereruela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pereruela [+]
vdr

Pereruela estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Pereruela estas devena etimologie rilata al Pereruela. Ĝi estas alirejo al la Natura Parko Arribes del Duero el la provinca ĉefurbo. Pereruela famis pro ceramiko.

Ceramiko de Pereruela en fojro de Zamoro en 2008.
Historia ŝoseo de Pereruela al Miranda ĉe la ponto de Sogo, eble de romiaj devenoj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Pereruela, Arcillo, La Cernecina, Malillos, Sobradillo, Sogo, San Román, La Tuda, Pueblica kaj Las Enillas, okupas totalan areon de 160,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 514 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 15 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, 20 km de Bermillo de Sayago, komarka ĉefurbo, 47 km de Fermoselle, 50 km de Toro, 53 km de Fuentesaúco kaj 82 km de Benavente.

Estas prahistoriaj (ceramiko) kaj romiaj restaĵoj (ŝoseoj, pontoj), sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Estas multaj dokumentaj registroj de tiu epoko pri la agado por ceramiko kaj ĉefe pri ruĝa koto ĝis la 18-a jarcento. En diversaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, naturaj lokoj).

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]