Maljunulino fritanta ovojn
| Maljunulino fritanta ovojn | |
| Diego Velázquez, 1618 | |
| oleo sur kanvaso | |
| 100,5 cm × 119,5 cm cm | |
| Nacia Galerio de Skotlando | |
Maljunulino fritanta ovojn (hispane Vieja friendo huevos) estas unu el la plej famaj pentraĵoj fare de la hispana majstro Diego Velázquez. La pentraĵo estas hodiaŭ ekspoziciita en la Nacia Galerio de Skotlando de Edinburgo ekde 1955, akirita al la heredantoj de sir Francis Cook kontraŭ 57 000 pundoj.
La pentraĵo apartenas al la ĝenro de aĵpentraĵoj, kiel Francisco Pacheco komprenis ĝin, kiel kuireja aŭ gasteja sceno kun figuroj foje ridindaj aŭ, almenaŭ, vulgaraj, sed takseblaj "se ili estas pentritaj kiel mia bofilo pentras ilin, leviĝante kun ĉi tiu parto nelasinte spacon por aliaj", ĉar tiel "li trovis la veran imiton de la naturo".[1]
La sceno okazas ene de malprofunda kuirejo, lumigita per fortaj kontrastoj de lumo kaj ombro. La lumo, direktita de maldekstre, lumigas la tutan malfonon egale, elstarigante figurojn kaj objektojn kun egala forto kontraŭ la malhela fono de la muro, de kiu pendas palma korbo kaj kelkaj olelampoj. Maljunulino portanta blankan kapveston kuiras paron da ovoj sur ceramika forneto, kiujn oni povas vidi duonvoje dum la kuirado, flosantaj en likvaĵo ene de argila poto danke al la levita vidpunkto de la komponaĵo. Per ligna kulero en la dekstra mano kaj ovo, kiun ŝi estas romponta kontraŭ la flankon de la poto en la maldekstra, la maljunulino paŭzas la agon kaj levas la kapon ĉe la alveno de juna viro alproksimiĝanta kun vintra melono sub la brako kaj vitra vazo. Antaŭ la virino kaj en la malfono estas serio da objektoj viditaj de la sama levita vidpunkto: blanka glazurita argila kruĉo apud verda glazurita, pistujo kaj pistilo, profunda argila telero kun tranĉilo, cepo kaj kelkaj kapsiketoj. Bronza kaldrono brilas sur la forno. Ankaŭ kapsiko aperas en la malfono, kiu konsistigas la plej malnovan artan reprezentaĵon de la kuirarta uzo de ĉi tiu frukto.[2]
La objektoj estis studitaj unuope, mirindaj en sia unikeco sed iom malbone integritaj en la tuton.[3] Iaj problemoj de perspektivo kaj ia malkongrueco en la ombroj, kiujn ili ĵetas, tamen ne malhelpas aprezi la subtilecon en la traktado de iliaj teksturoj per la saĝa manipulado de lumo, kiu estas parte absorbita de la ceramikaj vazoj kaj reflektita en la metalaj, preskaŭ alterne aranĝitaj. La intereso de Velázquez pri optikaj efikoj kaj lia bilda traktado estas evidenta en la ovoj flosantaj en la likvaĵo - oleo aŭ akvo - en kiuj "li sukcesas montri la procezon de ŝanĝo per kiu la travidebla blankaĵo de la kruda ovo fariĝas opaka dum ĝi kazeiĝas", detalo kiu indikas la intereson de la pentristo kapti la pasemon kaj efemeron, haltigante la procezon je specifa momento.[4]
Sed preter la atento donita al ĉi tiuj objektoj kaj ilia vida percepto, Velázquez provis komponaĵon de ia komplekseco, en kiu lumo ludas gravan rolon, konektante figurojn kaj objektojn en intersekcantaj ebenoj. La rilato inter la du protagonistoj de la kanvaso estas tamen ambigua. Iliaj rigardoj ne renkontiĝas: la knabo direktas sian rigardon al la spektanto dum la rigardo de la maljunulino ŝajnas perdiĝi en la senfineco, tiel kreante certan aeron de mistero kiu igis iujn kredi ke tio, kio estas prezentita en la kanvaso, ne estas simpla ĝenra sceno.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Brown, Jonathan (1986). Velázquez. Pintor y cortesano. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-9031-7.
- Katalogo (1990). Velázquez. Madrid : Museo Nacional del Prado. ISBN 84-87317-01-4.
- Katalogo (1999). Velázquez y Sevilla. Sevilla: Junta de Andalucía. Consejería de Cultura. ISBN 84-8266-098-5.
- Corpus velazqueño (2000). Corpus velazqueño. Documentos y textos, 2 vol., direktorita de J. M. Pita Andrade. Madrid. ISBN 84-369-3347-8.
- Knox, Giles (2010). Las últimas obras de Velázquez. Reflexiones sobre el estilo pictórico. Madrid: Centro de Estudios Europa Hispánica. ISBN 84-936-7763-3.
- Marías, Fernando (1999). Velázquez. Pintor y criado del rey. Madrid: Nerea. ISBN 84-89569-33-9.
- Pacheco, Francisco, ed. de Bonaventura Bassegoda (1990). El arte de la pintura. Madrid: Cátedra. ISBN 84-376-0871-6.
