Malkoloniigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malkoloniigado (senkoloniigomalkoloniigo) estas la nuligo de koloniismo, nome la neegaleca rilato per kio unu homo, ŝtato aŭ nacio establas kaj konservas dependan teritorion sub alia. Ĝi povas esti komprenita politike (ekhavante sendependecon, sendependan aŭtonomion, union kun la metropolo aŭ alian ŝtaton) aŭ kulture (forigo de malutilegaj koloniaj efikoj). La esprimo rilatas precipe al la malmuntado, en la jaroj post la Dua Mondmilito, de la novaj imperioj establitaj antaŭ la Unua Mondmilito ĉie en Afriko kaj Azio.

La Speciala Komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri Malkoloniigo deklaris ke en la procezo de malkoloniigado ekzistas neniu alternativo al la akcepto fare de la koloniigintoj de la Rajto de memdetermino, sed en praktiko malkoloniigado povas impliki aŭ neperfortan revolucion aŭ naciajn liberigajn militojn de la indiĝena loĝantaro. Ĝi povas esti enurba aŭ impliki la intervenon de eksterlandaj potencoj agantaj unuope aŭ tra internaciaj instancoj kiaj ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj. Kvankam ekzemploj de malkoloniigado povas esti trovitaj jam eĉ ĉe la verkoj de Tucidido, ekzistas pluraj precipe aktivaj periodoj de malkoloniigado en modernaj tempoj. Tiuj estas la disrompo de la Hispana Imperio en la 19-a jarcento; de la germana, aŭstro-hungara, otomana, kaj rusa imperioj sekve de la Unua Mondmilito; de la brita, franca, nederlanda, portugala, belga kaj itala koloniaj regnoj sekve de la Dua Mondmilito; de la Rusa Imperio post la fino de la Malvarma Milito kaj aliaj.

Kiel filozofio, "malkoloniigado" prisignas la kapablon vidi kaj konsideri ne-eŭropajn kulturojn de senantaŭjuĝa, ne-okcidenta perspektivo.

Metodoj kaj epokoj[redakti | redakti fonton]

Malkoloniigado estas politika procezo, ofte implikante perforton. En ekstremaj cirkonstancoj, ekzistas sendependiga milito, foje sekvante revolucion. Plej ofte, ekzistas dinamika ciklo kie intertraktadoj malsukcesas, negravaj tumultoj rezultiĝas okazigante subpremadon de la polico kaj militfortoj, eskaladante en pli perfortajn ribelojn kiuj kondukas al pliaj intertraktadoj ĝis sendependeco estas koncedita. En maloftaj kazoj, la agoj de la indiĝea loĝantaro estas karakterizitaj per malperforto, kun la hinda sendependiga movado gvidita fare de Mohandas Karamchand Gandhi estanta unu el la plej rimarkindaj ekzemploj, kaj la perforto venas same de aktiva subpremado fare de la okupacia armeo aŭ kiel politika opozicio de fortoj reprezentantaj minoritatajn hejmkomunumojn kiuj sentiĝas minacataj de la perspektivo de sendependeco. Ekzemple, ekzistis sendependeca milito en Franca Hindoĉinio, dum en kelkaj landoj en Franca Okcidenta Afriko (eksklude la Magrebajn landojn) malkoloniigado rezultiĝis el kombinaĵo de ribelo kaj intertraktado. La procezo estas nur kompleta kiam la fakta registaro de la lastatempe sendependa lando estas agnoskata kiel la laŭjure suverena ŝtato fare de la komunumo de nacioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malkoloniigado post 1945[redakti | redakti fonton]

Afriko[redakti | redakti fonton]

Kronologio de malkoloniigado en Afriko
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sendependiĝo de Afriko.

Ene de du jardekoj post la Dua Mondmilito 50 kolonioj estis ellasitaj en formala sendependeco. Jam dum la milito la koloniaj potencoj ne plu vere kapablis politike kaj milite kontroli la koloniojn. Cetere trupoj el la kolonioj partoprenis al la milito je la flanko de la koloniaj potencoj. Kiel "rekompenco" estis promesita pli da aŭtonomio al la kolonioj.

Plej ofte la malkoloniigado estis gvidita de la loka elito, kiu en la kolonia administracio okupis la malaltajn postenojn.

Unu el la plej fruaj movadoj de sedependiĝo formiĝis en 1947 en Ganao sub la gvido de Kwame Nkrumah. En Nigerio, kiel en multaj aliaj afrikaj landoj, la sendependeca movado ne estis unueca, sed formiĝis pliaj konfliktantaj tribaj grupoj. Eksceptoj estis la landoj, kie aparte kapablaj homoj gvidis la movadon, kiel en Ganao kaj Kenjo.

La landlimoj de la sendependaj landoj en Afriko estis ofte difinitaj sen konsideri la etnajn limojn. En pluraj ŝtatoj estis kunigitaj homoj el malsamaj etnoj. Tio estis kaŭzo de konfliktoj plej ofte ne solvitaj ĝis nuntempe.

La jaro 1960 estis tiu, en kiu la plejmulto da afrikaj landoj atingis sendependecon. Pro tio ĝi estas nomata "Afrika Jaro".

Ameriko[redakti | redakti fonton]

Azio[redakti | redakti fonton]

La sekva listo montras la koloniajn potencojn post la fino de malamikecoj en 1945, kaj iliaj koloniaj aŭ administraj havaĵoj. La jaro de malkoloniigo estas skribita kronologie en krampoj.

Aŭstralio kaj Oceanio[redakti | redakti fonton]

La laŭgrada sendependigo de Aŭstralio kaj Nov-Zelando de la brita reĝado evoluis dum la tuta 20-a jarcento kaj estis kompletigita en 1986. La malkoloniigado de Oceanio komencis post la Dua Mondmilito kaj la lastaj insuloj akiris sendependecon en la 90-aj jaroj.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Murditaj kontraŭkoloniistaj estroj[redakti | redakti fonton]

Postkoloniaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pro komunaj historio kaj kulturo, pluraj iamaj koloniaj potencoj kreis instituciojn kiuj pli malstrikte asociigis siajn antaŭajn koloniojn. Membreco estas libervola, kaj en iuj kazoj povas revokata se membroŝtato perdas iujn objektivajn kriteriojn (ofta kondiĉo estas demokratia regado). La organizaĵoj servas kulturajn, ekonomiajn kaj politikajn celojn inter la asociitaj landoj, kvankam neniu tia organizo iĝis politike grava memstara unuo.

Eksa kolonia potenco Organizaĵo Fondita
Britio Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations) 1931
Francio Franca Unio (Union française) 1946
Franca Komunumo (Communauté française) 1958
Franclingvio (Francophonie) 1970
Hispanio kaj
Portugalio
Latinida Unuiĝo 1954
Organizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj 1991
Portugalio Komunumo de portugallingvaj landoj (Comunidade dos Países de Língua Portuguesa) 1996
Rusio Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (Содружество Независимых Государств) 1991

Teme ligitaj rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj[redakti | redakti fonton]

Rezolucio 66 de la Ĝenerala Asembleo de la U. N. (1946-12-14), en PDF-formato en la vikimedia komunejo jen angle kaj france, sed ankaŭ haveble ĉine, hispane kaj ruse
Listo de la teritorioj kuratore administrataj kaj ne-mem-regaj, laŭ difino de la Ĝenerala Asembleo de la U. N. (1945-1999), en formato DjVu angle
Rezolucio 1514 de la Ĝenerala Asembleo de la U. N.: Deklaracio pri donado de sendependeco al koloniaj landoj kaj popoloj (1960-12-14) angle kaj france

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]