Malkovrado (juro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malkovrado estas antaŭprocesa procedo en Anglasaksa juro, en kiu ĉiu partio havigas al si pruvojn el la alia partio aŭ partioj per demandaroj, montropetoj, asertopetoj, atestintervjuoj, kaj aliaj malkovriloj.[1] Malkovrado el nepartiuloj povas okazi per atestodevigiloj. Kiam partio malakceptas malkovran peton, la petinto povas alvoki la helpon de la tribunalo per propono devigi malkovron.[2].

Laŭ siaj Federaciaj Reguloj de Civilaj Procesoj, Usono donas al malkovrado pli vastan rolon en civila juro ol ajna alia lando.[3][4]

Usono[redakti | redakti fonton]

En Usona juro, civila malkovrado estas ampleksa, povante celi malkovron de informoj prudente kalkulitan por trovi allaseblajn pruvojn.[5] Tio estas, ĝi permesas esplori pruvojn tial, ke ili eble montriĝos rilataj al la kazo - kategorio multe pli vasta ol pruvoj certe rilataj. (Disputoj pri la amplekso de rilateco estas solvitaj antaŭ la juĝoproceso per sursojlaj proponoj kaj dum ĝi per malakceptoj.)[6] Iuj specoj de informo ĝenerale estas protektataj kontraŭ malkovrado, interalie privilegia informo kaj la laborprodukto de la kontraŭa partio.

Post malkovrado, la partioj ofte samopinias pri la relativa forto de siaj argumentoj, kio permesas interkonsentonmalprokrastan juĝon. En praktiko, la plejparto de civilaj procesoj en Usono finiĝas post malkovrado per interkonsento.[7]

Malkovrado ankaŭ estas okazigebla en krimaj procesoj.[8] Laŭ la regulo establita en Brady v. Maryland, la akuzisto devas liveri al la akuzito ajnan informon senkulpigan aŭ potenciale senkulpigan, sen ia peto de la akuzito. Plia malkovrado estas okazigebla se la akuzito komencas ĝin.[9] La rajto de la akuzisto okazigi malkovradon estas limigita de la protekto kontraŭ sinkulpigo en la kvina amendo al la Usona konstitucio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Conducting Discovery in a Civil Lawsuit (18-a de aŭgusto 2016). Arkivita el la originalo je 2018-07-20. Alirita 30-a de septembro 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-20. Alirita 2022-07-14.
  2. Schwarzner, William W. (1988). “The Federal Rules, the Adversary Process, and Discovery Reform”, University of Pittsburgh Law Review 50, p. 703. Alirita 30-a de septembro 2017.. 
  3. (2003) “Liability for Defective Products at the Beginning of the Twenty-First Century: Emergence of a Worldwide Standard”, The American Journal of Comparative Law 51 (4), p. 751–838. doi:10.2307/3649130. 
  4. Sautter, Ed. (2011) “Chapter 2: Conflicts of laws in multiple jurisdictions”, Managing Records in Global Financial Markets: Ensuring Compliance and Mitigating Risk. London: Facet Publishing, p. 17–32. ISBN 9781856046633.
  5. (December 1953) “Discovery and Rule 34: What's So Wrong About Surprise?”, American Bar Association Journal 39 (12), p. 1075–1079. 
  6. Warner, Charles C. (1998). “Motions in Limine in Employment Discrimination Litigation”, University of Memphis Law Review 29, p. 823. Alirita 30-a de septembro 2017.. 
  7. Civil Rights Complaints in U.S. District Courts, 1990-2006. U.S. Department of Justice (Aŭgusto 2008). Alirita 30-a de septembro 2017.
  8. What Happens After Criminal Charges Are Filed (2-a de septembro 2016). Arkivita el la originalo je 2022-04-18. Alirita 30-a de septembro 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-04-18. Alirita 2022-07-14.
  9. Vidu ekzemple Federal Rules of Criminal Procedure, Rule 16. Discovery and Inspection. Cornell Law School. Alirita 30-a de septembro 2017.