Mallarĝavosta sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mallarĝavosta sturno
Mallarĝavosta sturno
Mallarĝavosta sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Poeoptera
Specio: 'P. lugubris'
Poeoptera lugubris
(Bonaparte, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mallarĝavosta sturno (Poeoptera lugubris) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj malgranda genro Poeoptera kiu enhavas afrikajn speciojn.

Tiu ĉi monotipa specio loĝas en Okcidenta kaj Centra Afriko el Sieraleono al la Demokratia Respubliko Kongo,[1] kaj nome en orienta Sieraleono, norda kaj orienta Liberio kaj suda Eburbordo, suda Ganao, sudokcidenta Togolando, Niĝerio kaj Kameruno suden, inklude insulon Bioko (Ekvatora Gvineo), al Gabono, RKongo kaj nordokcidenta Angolo (Kabindo suden al Norda Kuanzo) kaj sudokcidenta, sudcentra kaj nordorienta DRKongo kaj sudokcidenta Ugando.

Masklo estas malhelblua kaj ino estas malhelgriza kun brunaj makuloj en flugiloj, videblaj dumfluge; temas pri kazo de seksa duformismo. Ambaŭ seksoj havas pli nigrajn flugilojn kaj longajn, mallarĝajn vostojn per kiuj ili retenas sin kontraŭ arbotrunkoj kiel pegoj. Ĝi ne estas bruema birdo, sed ties voĉo inkludas akrajn ĉirpadojn, kriojn kaj fajfojn.

Ties habitato estas la kanopeo de arbaroj de malaltaj teroj, kaj ili uzas ankaŭ duarangajn arbarojn kaj arbarklarejojn. Illi manĝas ĉefe fruktojn, kaj foje insektojn aŭ semojn. Tiuj sturnoj formas arojn de 10-30 aŭ pliaj birdoj, kaj foje kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj fruktomanĝataj birdojs. Tiu birdo estas koloninestumanto, kaj faras sian neston alte en mortintaj arboj en truoj origine elfositaj de koloniaj kavonestumantaj afrikaj barbuloj, kaj foje ambaŭ birdoj nestumas ege proksime. La ovoj estas palblugrizaj kun brunaj punktoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IUCN Red List of Threatened Species. Alirita 2007-07-24.
  2. Feare, Chris. (1998) Starlings and Mynas. Christopher Helm, p. 106, 245–246. ISBN 0-7136-3961-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]