Malleret-Boussac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malleret-Boussac
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Boussac
INSEE kodo 23120 [+]
Poŝtkodo 23600
Kodo laŭ INSEE 23120
Politiko
Urbestro S-ino Catherine Graveron
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 229 (1 999)
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°20′37″N 2°08′38″O  /  46.34361°N, 2.14389°O / 46.34361; 2.14389 (Malleret-Boussac) (mapo) Koordinatoj: 46°20′37″N 2°08′38″O  /  46.34361°N, 2.14389°O / 46.34361; 2.14389 (Malleret-Boussac) (mapo)
Alto 298 m - 443 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 25,43 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Malleret-Boussac en Francio
46° 20′ 37″ Nordo 2° 08′ 38″ Oriento / 46.3436111111 °N, 2.14388888889 °O / 46.3436111111; 2.14388888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malleret-Boussac [+]
vdr

Malleret-Boussac estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 229 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Malleret-Boussac situas 8 kilometrojn okcidente de Boussac kaj estas trafluata de la rivero Petite Creuse. Ĝi etendiĝas sur 25,43 km², kaj havis 229 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 9 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Malleret-Boussac situas je alteco de 443 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Malleret-Boussac apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Catherine Graveron, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Estas en Malleret-Boussac romanikstila preĝejo kaj fontano, kiu laŭ legendo estas mirakla.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Malleret-Boussac apartenas al la kantono de Boussac, kies ĉefurbo estas Boussac. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]