Malliberejaj masakroj de NKVD

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malliberejaj masakroj de NKVD – amasaj komunistaj krimoj fare de funkciuloj de NKVD, NKGB (Popolkomisaro de Ŝtata Sekureco) kaj aliaj sovetaj formacioj post la germana invado en Sovetunion junie 1941. Iliaj viktimoj estis politikaj malliberuloj restantaj en okupataj teritorioj de Sovetunio sur la terenoj de Pollando, Litovio, Latvio, Estonio kaj Besarabio, kaj ankaŭ sur la teritorio de Sovetunio antaŭ la soveta invado en Pollandon septembre 1939.

Genezo[redakti | redakti fonton]

La 24-an de junio 1941 popola komisaro pri internaj aferoj Lavrentij Berija ordonis pafmortigi ĉiujn politikajn malliberulojn entenataj en okcidentaj regionoj de Sovetunio, kies evakuado profunden estus neebla. Spure de la ordono oni entreprenis amasan likvidon de arestitoj. Ĝi okazis en malliberejoj, arestejoj kaj tendaroj, sed ankaŭ sur evakuaj itineroj. La masakroj, kies apogeo trapasis somerajn monatojn de 1941, rezultis per kelkdekoj da viktimoj, el kio nur ĉ. 20–30 mil oni murdis en Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko en tiel nomata Okcidenta Ukrainio kaj Okcidenta Belorusio. Granda patriota milito komenciĝis per grandskala genocido realigata de NKVD, kiu tiutempe devus protekti panike retiriĝantan Ruĝan Armeon.

En plimulto da kazoj la kulpon pro la krimoj de NKVD oni atribuis al judoj, kiujn konforme al la stereotipo de "judkomunismo" oni universale identigis kun la soveta sistemo kaj aplikata de ĝi politiko de teroro. Malkaŝo de la malliberejaj masakroj provokis serion da brutalaj pogromoj, precipe en Orienta Galicio. La sovetaj krimoj estis ankaŭ laŭtigitaj de la germannazia propagando kaj servis al germanoj por leĝigo de amasaj krimoj kontraŭ judoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]