Mallongbeka larĝvostulo
Mallongbeka larĝvostulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mallongbeka larĝvostulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Schoenicola brevirostris (Sundevall, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Mallongbeka larĝvostulo aŭ Ventumilvostulo (Schoenicola brevirostris) estas specio de birdo de la genro Larĝvostuloj aŭ Schoenicola de la familio de Megaluredoj iam en tiu de Silviedoj.
Ĝi estas specio bruna supre kun iom da hela superokula strio kaj tre blankaj subaj partoj separataj per flaveca nuanco. La vosto esta longa, tre larĝa (kio nomigas la genron en Esperanto) kaj kaj tre malhelbruna. La kruroj estas ruĝecaj, la irisoj malhelbrunaj kaj la beko nigreca kaj mallonga (kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie brevirostris tradukeblas per “de mallonga beko”).
Ĝi troviĝas en granda parto de Subsahara Afriko nome en Angolo, Burundo, Kameruno, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Etiopio, Gabono, Gvineo, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Niĝerio, Ruando, Sieraleono, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj kaj marĉoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Schoenicola brevirostris[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|